Foto-konkurso: Kroatio de via okulo 3

kroatio
Ĉu vi vizitis Kroation?
Ĉu vi havas interesa(j)n foto(j)n?
Ĉu vi ŝatas kundividi ĝin (Ilin) kaj eble eĉ gajni premion?
Se la respondoj estas jes,
nepre partoprenu la konkurson de Kroata Esperantista Unuiĝo!

Vi povas sendi maksimume 7 fotojn kiujn vi fotis iam ajn en Kroatio! Ankaŭ malnovaj fotoj bonvenas!
Por ĉiu foto bonvolu aldoni la lokon kaj daton (mininume jaron).
Nur gravas, ke la fotoj estas viaj!
Ĉiuj fotoj estos teme grupigitaj (naturo, historio, homoj, monumentoj, urboj, sakrala arto, preĝejoj).
Fotoj pritaksos faka komisiono, sed ankaŭ publiko rete.
Limdato: la 1a de oktobro 2022
Proklamo de la rezultoj: meze de novembro 2022 (kadre de la 7a Memorialo Lucija Borčić kaj AMO-seminario)
Fotojn sendu al: hes.keu@gmail.com
Uzu saman adreson, se vi bezonas pli da informoj.

Foto: Michal Klajban. Panoramo de Umag, Istrio, Kroatio, CC BY-SA 4.0, Ligilo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/konkurso-23

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi