La demonstra versio de la junia Ondo (2022, №2)

ondoLa 1an de septembro en la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra pdf-versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ du monatoj. La 45-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 125-paĝa 312a numero de La Ondo de Esperanto, kiun la abonantoj ricevis antaŭ du monatoj.

La junia demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-312demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako. Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov. La Ondo estas abonebla por 2022 kontraŭ la sama tarifo, kiel en 2020 kaj 2021.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la 2022a jaro.
La sekva, aŭtuna Ondo (№313) aperos fine de septembro 2022.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-102

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi