Novaj Erasmus+ projektoj: TEJO serĉas partnerojn

tejo

Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni, junaj Esperantistoj, kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandajn temojn pri:

1. Podkastoj;
2. Muzikalo;
3. Sciencaj prelegoj;

Kaj unu grandan projekton pri:

4. Reta video-serio.

Por tiaj projektoj ni devas starigi grupon de organizoj kiuj realigos ĝin. Niaflanke, TEJO ĉiam zorgos pri la verkado de la propono (por tio ni havas subvencipetiston) kaj serĉos la grupon de organizoj.

Minimume la organizoj kiel via respondecos pri trovado de partoprenantoj kaj, depende de la projektoj, de aliaj taskoj. Ekzemple: via organizo povas gastigi la projekton dum evento kiun vi jam organizas, aŭ zorgi pri kreado de materialoj por liverado. Evidente, via konsento aŭ ne dependas de la ideoj, tial ni klarigas ilin nun:

Legu la plenan tekston en la retejo de TEJO www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi