La lingvo por sukceso: Instruado de Esperanto en someraj infanaj tendaroj

infanoj

Miaj infantendaroj… Mi jam rakontis pri du someraj tendaroj de la klerigejo ĤimBio, kiuj pasas en naturrezervejo de Tverja regiono (Vd. https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33 kaj https://sezonoj.ru/2022/08/ruslando-33), kaj pri unu vintra proksime de la Ĉuvaŝia ĉefurbo Ĉeboksaro (Vd. https://sezonoj.ru/2022/01/ruslando-30). Tiun organizis la fama esperantisto-aktivulo Aleksandr Blinov kadre de la Ĉeboksara porinfana lernejo “La lingvo por sukceso”. Similspecaj infanaj tendaroj pasas ankaŭ somere, kaj ĉi-julie dum 12 tagoj mi la duan fojon laboris tie kiel unu el la infanorganizantoj kaj kiel instruisto de Esperanto. Tio estas interesega kaj tre agrabla sperto.

Mi memorigas, ke la tendaroj de ĉi tiu lernejo pasas laŭ la sama tagordo: lingvostudado antaŭ la tagmanĝo kaj kreaj, klerigaj, sportaj aŭ distraj aranĝoj tage kaj vespere. Post la matenmanĝo por ĉiuj infanoj estas la horo de la angla lingvo, kiam la infanoj estas dividitaj je grupoj konvene al la scio de la angla. Post paŭzo okazas lecionoj, ankaŭ unuhoraj, kiuj nomiĝas “La elektita lingvo”. En ĉi tiu somera aranĝo kun ĉirkaŭ 80 infanoj la lingvoj por elekti estis la araba, la ĉina, la hispana, la germana (2 grupoj – komencantoj kaj progresantoj), la korea, la angla (per kantoj) kaj Esperanto. La grupoj formiĝas laŭ la deziroj de la infanoj, sed en ĉiu grupo devas esti ne pli ol 10 lernantoj, do, se iu ne sukcesis sin enlistigi antaŭ la kompletigo de la dezirata grupo, necesas enskribiĝi en alian lingvogrupon.

Antaŭ la enskribiĝo ĉiuj infanoj estas disdividitaj je sep diversaĝaj grupoj, kiuj laŭvice vizitas instruistojn de la “duaj” lingvoj, kies tasko estas dum 7 minutoj alloge rakonti pri “sia” lingvo kaj instrumetodo. Estas ekster miaj kapabloj sepfoje ripetadi la samon, tial mi nepre menciis nur la bazajn faktojn (kio estis Zamenhof kaj lia ideo). Ĉio alia aperis laŭ la fluo de la rakonto kaj laŭ la reagoj de la aŭskultantoj. Necesis konsideri ankaŭ, ke pli ol duono da tendaranoj estas regulaj partoprenantoj de tiuj ĉi tendaroj, do, por tiuj necesis klarigi, kial indas denove viziti la kurson. Estas agrable konstati, ke post la prezentado de la lingvoj la listo de la dezirantoj lerni Esperanton ĉiam la unua atingas la dekon.

Instrui al infanoj de la tendaro “La lingvo por sukceso” estas granda ĝuo. Unue, pro la disciplino (ĉiuj aranĝoj de la programo estas nepre vizitendaj, speciale tiuj prilingvaj). Due (sed fakte – unue!), ĉiuj infanoj estas diligentaj kaj vere deziras lerni. Sciante, ke en la grupo estos diversaĝaj infanoj kun diversaj scioj (vere, en mia deko kvar gelernantoj jam vizitis mian kurson vintre aŭ pasintsomere), mi multe uzis foliojn kun kvizoj, kiuj enhavas diversfacilajn taskojn leksikajn kaj gramatikajn. Ĉiujn kvizojn eblas solvi sendepende de la antaŭscioj pri la lingvo – ĉar ĉiuj taskoj de la kvizo havas sufloraĵojn por solvi aliajn taskojn. Tamen tio postulas atenton, interesiĝon kaj tempon. Por komencantoj tiaspecaj taskaroj estas materialo por memstare fari konkludojn pri la gramatiko, por la homoj, kiuj iam lernis Esperanton sed “ĉion forgesis”, tio estas bonega materialo por ĝue rememori gramatikerojn. La infanoj ofte konsultas unu la alian kaj havas impreson de la propra sukceso. Tiajn kvizojn mi proponas kiel eksterlecionajn taskojn.

infanoj

Sed dum la leciono ni trejnas aŭdkomprenon, ĥoran respondadon kaj dialogojn. Por klarigi vortelementojn mi uzis Esperantajn nomojn de la herooj de la ludo “Homlupoj”, kiun infanoj ŝategas ludi kun mi en la rusa lingvo. Ili deziris ne nur scii la nomojn, sed ankaŭ ludi en Esperanto almenaŭ la enkondukan parton de la ludo. Estas tre inspiranta kapablo de la geknaboj rifuzi la rusan lingvon dum la lecionoj kaj peni kompreni ĉion sen tradukoj.

Multe vigligis kaj lingve progresigis la infanojn la ŝerca scenigo de la rusa popola fabelo “Rapo” kaj kantado de la populara kanto “10 bovinoj”, kiujn la grupo prezentis dum la du vesperaj tendaraj koncertoj. Por la provludoj ni havis kroman tempon, kiam la tuta grupo sen multaj penoj parkerigis ambaŭ tekstojn, kion ni poste gaje uzis dum la lecionoj kiel gramatikajn kaj leksikajn ekzemplojn.

Dum la kurseto ĉiu infano ricevis donace konsultbroŝuron de Grigorjevskij kaj la rusan-Esperantan teman vortaron de Galiĉskij. Tio multe entuziasmigis kelkajn plu lerni kaj eĉ korespondi kun mi. Nu, tion ni ne kredu dum ne venos almenaŭ unu letero. Tamen eblas certi, ke la grupanoj nun havas sufiĉan imagon pri la logikeco de la Esperanta gramatiko kaj vortfarado. Ili scias ankaŭ, ke Esperanta leksiko multe helpas konatiĝi kun aliaj lingvoj, kaj ju pli da lingvoj vi scias, des pli facile eblas lerni la aliajn. La ideon subtenas la slogano de la vintra tendaro, kiu ankaŭ nun ornamis niajn novajn tendarajn T-ĉemizojn: “La limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo”.

Irina Gonĉarova
MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/ruslando-34

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi