Ĉiuj numeroj de Kontakto en UEA.org: aliru kaj subtenu

kontaktoPost la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA.

Ĉi tiu donaco al la Esperanta komunumo ŝuldiĝas al la kunlaboro por ciferecigo de la historiaj numeroj fare de TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo kaj de la laborgrupo, kiu nuntempe dediĉas sin al verkado de libro pri la historio de la esperantista junulara movado. Pri tiu projekto oni povos legi en Kontakto mem, aŭ spekti videon pri ĝi en la jutubkanalo de TEJO.

UEA alvokas la komunumon subteni la laborojn de TEJO kaj Kontakto. Tion oni povas fari diversmaniere:

1. se oni aĝas sub 36 jaroj, oni povas aliĝi kiel membro de TEJO – kiel membro baza (MB) aŭ preferinde kiel membro abonanto (MA) aŭ dumviva membro (DMA, DMB): uea.org/alighoj/alighilo (ambaŭ kategorioj inkluzivas abonon al la revuo Kontakto, elektronika abono por MB kaj papera abono por MA);
2. sendepende de aĝo oni povas fariĝi patrono de TEJO (PT) aŭ dumviva patrono de TEJO (DPT): uea.org/alighoj/alighilo (inkluzivas senpagan paperan abonon al la revuo Kontakto);
3. aldone oni povas donaci al la Fondaĵo Canuto, kiu ebligas membrigi nepagipovajn junulojn en TEJO: uea.org/alighoj/donacoj/canuto;
4. alternative oni povas rekte aboni la revuon Kontakto, elektronike aŭ papere: uea.org/alighoj/abonilo (elektronika abono kostas ekde nur 6 EUR jare);
5. kaj ĉiuj povas donaci al la Fondaĵo Junularo: uea.org/alighoj/donacoj/junularo. Omaĝe al la 135-jariĝo de Esperanto en 2022, UEA proponas, ke baza referenca donaco al la Fondaĵo Junularo estu de 135 EUR, ĉar sendube tia subteno helpas garantii la daŭrigon de la laboroj por TEJO, por Kontakto kaj por Esperanto mem, kiu trovas ĉe la junularo la generacion, kiu akceptis antaŭenigi nian aferon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1061.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi