Nova Estraro de UEA: Estraraj fakoj dividitaj

ueaLa nova mandato de la Estraro de UEA (2022-2025) komenciĝis la 13an de aŭgusto 2022 kaj daŭros ĝis venonta elekto, antaŭvidata por la Universala Kongreso de Esperanto en 2025. Okaze de sia unua reta estrarkunsido, la 20an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj estraraj fakoj:

Duncan Charters (Prezidanto) – Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado;
Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr. (Vicprezidanto) – Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko;
Amri Wandel (Vicprezidanto) – Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko;
Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario) – Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo;
Aurora Bute – Instruado, Rilatoj kun ILEI, Eŭropo;
François lo Jacomo – Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj;
Jérémie Sabiyumva – Aktivula Maturigo, Afriko;
So Jinsu – Eldonado, Azio kaj Oceanio.

Kontaktoj de la nova Estraro disponeblas ĉe https://uea.org/asocio/estraro aŭ en la kolofono de la revuo Esperanto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1060.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi