La demonstra versio de la printempa Ondo

printempaLa 6an de majo 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 41-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj ampleksa 132-paĝa 319a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ kvin semaĵnoj.

La demoversio de la printempa Ondo estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-319demo.pdf.
La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Ŝmeljov: La febro

ŜmeljovKristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 5an de majo 2024, festas Paskon laŭ la Julia kalendaro. Okaze de la plej granda festo dum la jaro ni proponas al vi legi la rakonton La febro de Ivan Ŝmeljov, kiu aperis antaŭ unu jaro kadre de la projekto Rusa Novelaro 2 en La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316). Ĝin tradukis la siberia esperantisto Vladimir Jurganov.

Gajan Paskon!

La red.

Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

SAT invitas kongresi en Portugalio

satSAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda (https://satesperanto.org/), ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto (konata ankaŭ kiel Porto), Portugalio de la 5a ĝis la 11a de aŭgusto 2024, koincide kun celebrado de 50 jariĝo de la “Revolucio de Diantoj” kiu liberigis Portugalion de la faŝisma reĝimo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2023, №48

Beletra AlmanakoPrezento, malfermanta la oktobran (2023) numeron de Beletra Almanako, estas aŭtorita de Probal Daŝgupto. Li rakontas sian kvankam delongan (sed ree aktualan por multaj) sperton troviĝi en situacio, kiam venas, laŭ la difino de Probal, emocia anesteziĝo. Li sugestas: “Aŭskultu kun nova kompreno la vortojn “ne al glavo sangon soifanta”. Fieru pri la soifo kiun nur vi, kaj aliaj esperantistoj, kapablas soifi”.

Originala prozo aperas el la plumo de kvar aŭtoroj. En sia rakonto Bukedo por Fraŭlino Antonija Spomenka Štimec rekonstruas eventojn el la vivo de kroata esperantistino de antaŭ pli ol jarcento kun literatura transponto al Ĉinio. Legindas kiel memstara rakonto Fine de la rememoro, fragmento el la libro Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo de Cho Sung Ho, reverkita de la korea aŭtoro en Esperanto. Yin Jiaxin aŭtoris amhistorion de ĉina junulino. Kaj Mikaelo Bronŝtejn pripensas, kiel okazas evoluo de sincera amo al kruela hato.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua Afrika UK: 448 aliĝintoj el 56 landoj

aruŝoJe la 1a de majo 2024 al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 448 personoj el 56 landoj. Dum aprilo aliĝis nur 22 novaj kongresanoj.

Plej multe da aliĝoj venis el Germanio (48) kaj Francio (42).
Vidu la liston de la landoj, el kiuj aliĝis almenaŭ dek personoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en majo 2024

majo

2. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000) kaj de Frazeologia vortaro (2016), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1996).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 29-30).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Gardantoj de lingvo: Libro instrua, kleriga, pensiga

CoulmasCoulmas, Florian. Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio / Tradukis el la angla Jan P. Sandel; Antaŭparoloj de Florian Coulmas kaj Humphrey Tonkin. – Novjorko: Mondial, 2021. – 464 p.

La libro Gardantoj de lingvo de Florian Coulmas estas verŝajne la unua verko rilata al lingvistiko, kiun mi legis, kaj apenaŭ multaj verkoj prilingvaj sekvos ĝin sur mia tablo. Sed mi legis ĝin kun granda intereso kaj povas diri sincere, ke tiu ĉi eldonaĵo estas leginda kaj havinda de ĉiu esperantisto.

Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Danci por la paco

danci

Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21a septembro 2024, grupo de NROj partneraj de Unesko (inter kiuj UEA) prezentos programon kun interalie kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por la paco.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

IJF 2024

De la 27a de marto ĝis la 2a de aprilo okazis en Serrada di Folgaria la 47a IJF (Internacia Junulara Festivalo), la temo de ĉi tiu eldono estis “La pontoj trans la montoj”. Kaj efektive, por atingi la ejon de la evento, ni devis imagi pontojn trans la montoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova raporto kaj gvidilo de UN pri multlingvismo

Nova raporto kaj gvidilo de Unuiĝintaj Nacioj pri multlingvismo estis publikigita. Temas pri la Strategia Kadro pri Multlingvismo, kiu aperis en marto 2024 kaj estas disponebla en la ses oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa).

Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Donackampanjo de TEJO kadre de Retoso por subteni la partoprenon de afrikaj junuloj en UK

retoso

De la 26a ĝis la 29a de aprilo okazas Retoso, la reta kongreso de TEJO. Post la unua Retoso, okazinta en 2021, ĝi rapide iĝis tradicio en Esperantujo kaj nemankebla spaco por interŝanĝo de spertoj por junaj movadanoj, speciale sopirata tra la tuta jaro de tiuj al kiuj malfacilas partopreni en ĉeestaj aranĝoj kaj kiuj soifas lerni, ridi kaj ludi kun samideanoj el la tuta mondo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu teatran projekton de TEJO dum FESTO en Francio!

teatre

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun JEFO, KEJ kaj GEJ organizas la junularan interŝanĝon TEATRE “Transformante Eŭropon per Arto estante Transnacia, Reagema kaj Enpoviga”, financitan de la programo Erasmus+.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu projekton pri manĝaĵoj en Litovio!

manĝaĵoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun LEJO, GEJ, KEJ, IEJ, PEJ kaj JEFO, organizas la junularan interŝanĝon “Kunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn” financitan de la programo Erasmus+.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO

vojaĝkonkurso

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), helpas al GEJ, PEJ, LEJO, JEFO kaj KEJ organizi la duan sezonon de la vojaĝkonkurso “Esperanto senlime”, financita de Erasmus+.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton