SAT invitas kongresi en Portugalio

satSAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda (https://satesperanto.org/), ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto (konata ankaŭ kiel Porto), Portugalio de la 5a ĝis la 11a de aŭgusto 2024, koincide kun celebrado de 50 jariĝo de la “Revolucio de Diantoj” kiu liberigis Portugalion de la faŝisma reĝimo.

La SAT-Kongreso en Oporto enhavos socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn kaj ĝi okazos en bela malnova bieno preta por gastigi homojn per pluraj eblecoj (ankaŭ tendumi kaj kuirejo por memzorgantoj) kiu situas en la orienta parto de Oporto kaj estas tre bone ligita per metroo al urbocentro, trajnstacidomoj kaj la flughaveno.

Ekzistas retpaĝo kun informoj kaj kontaktoj de la organizantoj kie eblas aliĝi (https://sat2024.porto.esperanto.pt/) kaj ankaŭ ekzistas filmeto kiu prezentas la kongresejon (https://www.youtube.com/watch?v=fasKqchxOEw).

Venu kaj ĝuu la 97a SAT-Kongreson en Oporto!

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi