Ivan Ŝmeljov: La febro

ŜmeljovKristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 5an de majo 2024, festas Paskon laŭ la Julia kalendaro. Okaze de la plej granda festo dum la jaro ni proponas al vi legi la rakonton La febro de Ivan Ŝmeljov, kiu aperis antaŭ unu jaro kadre de la projekto Rusa Novelaro 2 en La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316). Ĝin tradukis la siberia esperantisto Vladimir Jurganov.

Gajan Paskon!

La red.

La febro

de Ivan Ŝmeljov

Komence de la printempo la vivo de la juna pentristo Kaĉkov, kiu vivtenis sin plejparte per lecionoj, tute disfalis. Lia vivo ĝenerale ne estis gaja, krome mortis lia patrino, kiun li tre amis. La publiko atentis lian pentraĵon “La betuloj”, en kiu li sukcese pentris la printempan sunon, sed ĝi ne estis aĉetita. Tio frakasis lian revon veturi eksterlanden kaj ripozi. Kaj komence de la printempo ankaŭ lia sano ŝanceliĝis. Lia samĉambrano, medicina studento, perkutis lin kaj konsilis al li fini siajn lecionojn kaj vojaĝi al Krimeo. Dum la Sankta Semajno[1] la lecionoj ne okazis, sed Kaĉkov ne intencis veturi.

Dum la antaŭpaska sabato la loĝejo estis precipe haladza kaj brua. De la frua mateno, la kupra pistujo sonoris, oni konstante klakis per io, la pordoj frapis, kaj la luigantino denove postulis kvin rublojn de luanto, kiu servis kiel komizo. Trans la muro la studentino Miloĉka ofte mungis, kaj ŝajnis, ke ŝi ploras: verŝajne, ŝiaj parencoj ne sendis monon el Orjol, kaj ŝi ne veturos hejmen por la festoj. Al la oficisto loĝanta trans la alia muro, venis gastoj, kiuj tre bruis, kaj en la koridoro kontraŭ la pordo, la junulo Peĉjo, kiu prepariĝis por la abiturienta ekzameno, ĉiun kvinan minuton vokis la serviston kaj demandis: ĉu oni alportis al li la botojn.

Kaĉkov kuŝis surlite kaj mezuris sian temperaturon. Ankaŭ la studento kuŝis, metinte la piedojn sur la litodorson kaj legis ĵurnalon.

– Neniu ŝanĝo, – diris Kaĉkov, rigardante la termometron. – Tridek sep komo ok.

– Bagatelo. Provu arsenikon… Sed prefere veturu al Jalto. Vi ricevos kuraclokon en iu publika sanatorio…

Kaĉkov kuŝis surdorse, kaj lia pala, razita vizaĝo tre memorigis al la studento Julion Cezaron; same pergamena kaj seka, kun agla nazo.

– Tiu tumulto agaсas min… – diris Kaĉkov plendeme. – Tedis al mi vagi tra la ĉambroj, aŭskulti galimation. Por labori mi bezonas vervon, sed ĉe ni estas vantaĵoj, botoj, kvereloj…

– Veturu al Jalta, – diris la studento, al kiu tedis aŭskulti.

– Jen nia arto! Unu pentras akvon, alia pentras nubojn aŭ ĉevalojn… Mi pentras betulojn, – li rigardis siajn sunplenajn betulojn. – Bone, sed ĉu tio estas la arto?! Necesas, ke la arto piku la animon… kirlu kiel tornado! Jen tia devas esti la arto! Kia revelacio! La arto estas… natura, krea forto…

Trans la muro, Miloĉka eksaltis, ekaplaŭdis kaj ekridis, kaj ili aŭdis:

– Hura! Mi veturos!

– Oni alportis monon, – la studento diris.

– Kaj sciu, – Kaĉkov daŭrigis, – ja mi fastis.

– Ĉu?

– Mi volis izoli min de ĉio, simpliĝi… senti min kiel antaŭe. Kiel dum mia infanaĝo, kiam… en la animo estis iel tre klare kaj bone… kaj ĉio estis saturita de mirinda aromo. Tiam mi kapablis senti la odoron de neĝo, de printempaj flakoj… kaj inter la fenestraj kadroj odoris la vento kaj suno! Kaj kia estis la ĉielo! La nuboj flosis, kaj ŝajnis al mi, ke ĉi tiuj estas ne nuboj, sed mia ĝojo flosas kiel blankaj cignoj sur blua akvo. Kaj alaŭdoj kun rosinaj okuloj![2] Ili estis kvazaŭ vivaj alaŭdoj kaj odoris printempon, kaj mi bedaŭris ekmanĝi ilin de la beko. Kaj kiam mi fastis, ĉio estis tiel speciala, festa, ankaŭ mi estis tute speciala, la plej bona kaj ankaŭ festa, kaj mi estis rekompencota pro tio. En ĉi tiu stato oni povas krei!

– Jes, eble… – la studento diris el post la ĵurnalo.

– Kaj mi volis fari tian eksperimenton. Mi iris al monaĥejo, elektis malnovan, foran… Post la vespera antaŭfesta diservo mi iris en malluman angulon, fermis la okulojn, iomete staris… kaj mi elektis por konfeso monaĥon maljunan. Ŝajnas, ke neniu iris al li, ial ili iris al dikulo. Kaj li eĉ montriĝis iom surda… nu, li faris ĉion, kvazaŭ mi estus knabo…

– Kaj do?

– Ial mi sentis malĝojon, tamen mi ricevis kvieton. Poste mi marŝis kaj rigardis al la steloj. Kaj mi preskaŭ rekonis ĝin, la malnovan, konatan ĉielon… la ĉielon de mia infanaĝo…

– Vi ja estas mistikulo! – la studento diris.

– Lastatempe mi pensas pri multo. Ankaŭ pri Dio mi pensas. Pri tiu infanaĝa, bonkora Dio… Jen mia patrino… dum sia tuta vivo ŝin batis mizero, kaj fine ŝi mortis, vidinte neniun ĝojon. Kaj tamen ŝi konservis sian infanecan kredon je iu granda vero. Kaj se vi demandus ŝin, ŝi ne kapablus klarigi. Kio ĝi estas? Kaj milionoj da ordinaraj homoj… Kiom da mizeroj, ofendoj, suferoj!.. Sed ili vivas kaj kredas. Kaj la vivo iom post iom formiĝas kaj iras al iu granda celo. Tra tiuj suferoj bildiĝas la hela vizaĝo de la vivo, tra jarcentoj… granda estonteco estas aĉetata… – diris Kaĉkov reveme kaj triste.

– Ili nur vivas kaj mortas kaj pensas pri neniu vizaĝo, – diris la studento post paŭzo, – sed ili lasas ion post si. Nu, mi ne parolos kun vi pri via vero. Ni estas tro malsamaj…

Miloĉka frapis la pordon.

– Sinjoroj, mi forveturas! Mi festos la Paskon dum la vojo, kaj morgaŭ en la hejmo!

Kaj ŝi forflirtis. Aŭdiĝis, ke ŝi paske interkisas en la koridoro kun la luigantino.

– Rapide ŝi gajiĝis, – la studento diris. – Kaj ĉiuj tiel. Ĉu mi iru al barbirejo?

La luigantino venis por montri, kiel bone ŝi bakis la paskan kukon[3]. La najbaro oficisto venis kaj petis korktirilon. Poste la junulo Peĉjo timeme enŝovis sian grizan vizaĝon kun ruĝaj aknoj en la pordon kaj konfuzite petis uzi iliajn botojn: li devas aĉeti ion, sed la ŝuisto ankoraŭ ne alportas la liajn. Kaĉkov donis al li siajn ŝuojn por unu horo. Poste la luigantino denove venis kaj flustre raportis, ke al la telefonistino “denove tiu ulo sendis florojn”. Poste la servistino Manjo frapis la pordon kaj petis, ke iu skribu ŝian gratulkarton kun ora ovo en konvaloj kaj kun kruco – al iu Nikolao Petroviĉ Koroljkov.

– Manjo, Manjo, ĉu vi ne hontas? Vi forgesis min! – diris la reveninta studento kaj donacis al ŝi rozan ovoforman sapon kun kanaletoj.

– Ja mi al la fianĉo donacos, – Manjo diris kokete.

– Mi vin pardonas kaj benas. Jen ŝi turniĝas kiel turbo, sed trovis por si fianĉon… kaj ne pensas pri iu ajn vizaĝo de la estonteco, – la studento diris kaj komencis elpaki la aĉetaĵojn.

Li eligis paskan kazeaĵon[4] altan je tri verŝokoj[5] kaj paskan kukon je kvar, kun papera rozo.

– Ĉu nemalbele farita? Bel-bele!

– Ĉu vi tamen aĉetis?

– Mi, frato, aĉetis ankaŭ ĉi tiujn… blankaj estas enuigaj, kaj jen la simbolo!

Kaj, ridetante en siajn lipharojn, li eltiris kvin ruĝajn ovojn kaj ĉirkaŭis per ili la paskan kukon.

– Gaje! Krome mi akiris unu aĵon, – li elpakis sukeran ovon. – Nur en butiketoj eblas trovi. Unue… pa-no-ra-mo: musko bildiganta la verdaĵon de printempo, kaj krome… la simbolo! Kaj kostas nur dudek kopekojn. Ĝin mi donacos al konata damo kvinjara…

Kaj li fiksis ĝin sur la muron.

– Kaj nun mi manĝos la paskaĵon.

Tamen li ne ekmanĝis, sed kovris ĝin per kloŝeto kaj ŝovis ĝin trans la fenestron.

Kaĉkov denove ekfebris. Li kovris sin per plejdo kaj ekdormetis. La gastoj de la oficisto komencis stamfi kaj tinti. La studento iris al la telefonistino por kartludi. Baldaŭ li revenis kaj foriris, kunpreninte la gitaron.

Kiam Kaĉkov vekiĝis, li rememoris, ke li devis iri ien, aĉeti ion aŭ viziti banejon. Estis malvarme kaj li ne volis ellitiĝi. Jam estis vespera suno en la ĉambro, kaj suna rebrilo dancis sur la tapeto. Ĉi tiu vespera lumo estis konata, la antaŭfesta lumo de printempa vespero. Poste ĉi tiu lumo komencis ruĝiĝi, paliĝi, moviĝi, kaj la malvarmeta ĉielo ĵetis rigardon tra la fenestro.

Ĉe la oficisto estis kvieto. Kvieto estis ankaŭ en la tuta loĝejo. En la koridoro la junulo Peĉjo flustre petis Manjon iri al la ŝuisto kaj finfine postuli. Manjo snufis kaj ĵuris, ke ĉiuj metiistoj jam diskuris. Peĉjo diris per plorema voĉo:

– Vin tio ridigas, sed kiel mi iru sen botoj?!

– Mi rekompencos vin per miaj ŝuoj, enŝovu paperon en la ŝuojn kaj iru do… – diris la voĉo de la studento.

En la ĉambro estis tute malhele.

– Ninjo ja estas bela! – la studento diris, fingroklakante. – Kovris ŝin per floroj iu arogantulo.

– Kaj vi venadas kaj flaradas! – Kaĉkov diris kolere.

– Mi ne rifuzas, mi respektas belajn virinojn. Sed kion ni faru nun? Ĉu ni iru al Kopĉikov?.. La tramoj jam ne veturas…

Kaj li kuŝiĝis.

– Kaj min denove atakas febro… – Kaĉkov diris. – Fia okazo.

– Mi ja diras – veturu al Jalto!

Ili ne plu parolis. Ne estis klare, ĉu la studento dormas aŭ kuŝas kaj cerbumas. Sed Kaĉkov cerbumis. Bildiĝis al li – “La Silento”. Maldensejo en betula bosko, vespero. Ankoraŭ estas ruĝeta brilo sur la arbopintoj. El la mallumiĝinta herbo atente rigardas grandaj bluaj kampanuloj. Staras pala junulino, rigardas al la ĉielo, aŭskultas la silenton…

– Estas kvieto en nia arkeo, – diris la studento. – La oficisto foriris por ebriiĝi, kaj la junulo parkerigas sian latinon. Kaj por kiu diablo li bezonas la supinojn? Li, stultulo, prefere venu al sia Ĉerjomuĥov, servu tie en la distrikta fisko, amindumu knabinojn. Filozofo dirus: jen agas la elementa forto de la vivo, el la etaj fortoj, kiuj sidas sen botoj, iom post iom riveliĝas plej mirinda vizaĝo de la fora estonteco, kaj…

– Pripensu, kion vi diras! – Kaĉkov respondis kolere. – Tio estas cinikismo!

– Ne ĝenu min, mi koleras hodiaŭ. Vi malĝojigis min!

La horloĝo de la luigantino batis la dekan horon.

– Nu, mi iru…

La studento ŝaltis la elektron kaj komencis surmeti amelitan kolumon. Poste li surmetis novajn ŝuojn kaj elĵetis la malnovajn en la koridoron.

– Ricevu!

Ŝajnis, ke Peĉjo atendis. Li saltis el sia pordo kaj diris feliĉe:

– Kiel bone vi por mi aranĝis! Ja estis tute senespera situacio…

– Ĝuste.

Poste la studento frapis sian frunton, prenis gratulkarton kaj sidiĝis por skribi.

– La patrinon mi ja forgesis. Sed ŝi ŝatas tion… ankaŭ fasti ŝi ŝatas. Do, jen… kaj nun mi iru aŭskulti la sonorilojn…

– Sciu, ankaŭ mi iros, – diris Kaĉkov.

– Vane. Vi povas infektiĝi…

– Ne gravas. Mi ĉiam pasigis ĉi tiun nokton sub la ĉielo. Mi povas surmeti subĉemizon. Ĉiam kun homoj… – diris Kaĉkov, surmetante siajn ŝuojn. – Kaj hodiaŭ precipe… Vi povas ridi, sed la paska nokto ĉiam liberigis min de ĉio bagatela, ĉiutaga… ĝi donis al mi humoron!..

Li parolis tiel sincere, ke la studento ne diris la kutiman, kiel “vi idiliumas” aŭ “ĉesu perturbi la cerbon”. Li nur rigardis al la flokaj haroj de Kaĉkov kaj diris ŝerce:

– Sciu do… Vi ege similas al Cezaro!

II

Kiam ili eliris al la strato, estis nekutime kviete. Ie bojis hundo, kaj ŝajnis, ke se ili fermus la okulojn, ili estus en iu fora distrikto. Kaj la ĉielo estis speciala: tiel ŝajnis al Kaĉkov.

– Ĉiam en ĉi tiu nokto, – li diris, – ŝajnas al mi, ke oni la ĉielon refarbis en novan bluon, kaj la steloj estis lavitaj por ke ili brilu feste.

– Oni kretis ilin…

Estis preterpasantoj kun blankaj saketoj. Sur la angulo, ĉe la preĝejo de Gregorio la Novcezarea[6], staris policano kaj parolis al iu nevidebla:

– Pasintjare pluvo malsekigis – kaj la rezulto ne estis taŭga…

La preĝejo odoris je junipero. Post la malhela barilo knaboj tuŝludis, kurante kun kandelstumpoj kaj kriante: “Kaptu min! Kaptu min!”

– Du mil jaroj pasis, sed la ideo ne mortas, – Kaĉkov parolis, provante batali kontraŭ la tremado, kiu kontrahis liajn lipojn. – Elaĉeto de iu granda malvero per grandioza sinofero! La plej bona fordonas sin por ĉio, en la nomo de la plej bela! Mi ne diras, ke mi kredas blinde kaj laŭlitere. Estu tio nur mito, mi ne scias… sed se ĝi estas mito, en tiu okazo – kaj eĉ pli – ni devas adore kliniĝi antaŭ la homaro, kiu kreis ĝin! Kliniĝi antaŭ la Spirito! Ja ili estas la herooj de spirito kaj penso, se ili sukcesis elpensi tion. La plej granda donas sin al malhonoro, al morto, por mortigi la morton! Al tia homaro, post kiam ĝi sukcesis leviĝi al ĉi tio kaj honori ĝin – malgraŭ ĉiuj ĝiaj eraroj – oni povas ĉion pardoni, ĉion! Oni povas kredi je tia homaro!

– Vi ekscitiĝas, sed tio estas malutila al vi, – diris la studento.

Ju pli ili iris, turnante sin en stratetojn, ne sciante kien ili iras, nur por paŝi – la studento mem sugestis iri tien, kien iliaj okuloj rigardas, tiel estis pli interese – des pli multajn homojn ili renkontis sur la stratoj. Iometa frosto venis, kaj glacio bone kraketis sur la flaketoj. Plejparte iris ordinaraj homoj, kaj ilia lingvaĵo estis nekutima, sed ankaŭ iel lavita, kun gaja kaj bona alarmo.

– Mi aĉetis por mi kaskedon novan, studentulan… – Kaĉkov aŭdis kaj vidis ke kaskedo leviĝis de ies kapo kaj denove revenis sur sian lokon.

Ili venis al placo, kie nevidebla voĉo krie vokis fiakriston. Sed fiakristoj mankis.

Denove estis preĝejo ĉe la angulo, malalta, malrekta, kiel kazea paskaĵo, malnova. Iu paŝis en la korto kaj per kurba kandelo sur bastono lumigis kolorajn kubajn lampionojn. La preĝejo estis malfermita, estis ankoraŭ mallume en ĝi, kaj denove la junipero odoris.

– Mi tre ŝatas la odoron, infanaĝan… ĝi estas ia ĝoja. Kiom da asociado! Atendu momenton… – Kaĉkov retenis la manon de la studento. – Ni staru iomete. Mi memoras: mi estas tute eta, kaj oni min kondukas laŭ malhela strato, kaj mi tute ne timas. Mi ne timas eĉ mortintojn, do mi tute ne timas. Ĉar mankas la morto! La patrino diris: nun la morto tute ne estas! Nur tio jam estas la venko! Almenaŭ unu tagon, almenaŭ unu sekundon kredi, ke la morto ne plu estas. Eble ĉi tio estas prognozo de la estonteco, kiam vere la morto ne estos.

– La morto ĉiam estos, – la studento diris.

– Ha, verŝajne la preĝejo estas malnova… tiaj nun estas maloftaj. Ili jam estis dispremitaj de domoj. Ĉi tie la ideo loĝas, sed ĉirkaŭe estas ŝtonaj monstraj domoj, kie oni bruas per pistujoj, luas ĉambrojn, sidas sen botoj. Kaj la sonoriloj komencas sonori inter muroj, ĉe la kvina etaĝo! Kaj la polvo de skuataj tapiŝoj ŝutiĝas sur la krucon…

– Sciu, frato, – la studento diris, rigardante al Kaĉkov. – Jen vi eliris, kaj vi eĉ pli ekscitiĝas. Tio estas tute superflua dum via… febro.

– Mi fartas multe pli bone. Ĉu ni eniru?

Ili eniris. Interne estis ankoraŭ nemultaj homoj. Ili marŝis tien kaj reen, tretante per siaj piedoj la juniperajn branĉojn. Dekstre, ĉe la Krucifikso, maljunulino preĝis, skuante sian kapon al la fingroj falditaj ĉe la frunto. Purpura lucerno flagre blinkis, kaj la palaj manoj de la Krucumito en la ombroj de la ĉenoj de la lucerno ŝajnis trafitaj de kramfo.

– Ja estas bone, ĉio estas ruĝa! – Kaĉkov diris pri la lucerno. – La kandeloj estas ruĝaj, kaj la floroj estas ruĝaj kaj rozaj…kaj la sango, kaj la ĝojo.

Sed dume sub la volboj estis obskure.

Kiam ili estis elirantaj, la homoj iĝis pli multaj. Sentiĝis odoro de malsekaj loĝejoj kaj novaj, ankoraŭ neaerumitaj vestoj. Homoj penis atingi la kandelan butikon, ĉirkaŭrigardis la supron – proksimigis sin. Sur la preĝeja perono[7], dika flagoportanto[8] kun densa barbo, en pasamentita kaftano, kriis al iu:

– La altarejajn ikonojn portos iu homo de Ivano Nikolajeviĉ!

Ankaŭ nobla publiko venis. Damoj kun blankaj kaptukoj tenis per la manoj siajn blankajn baskojn, odoris je parfumo. Maljuna grizvizaĝa damo kun eksmoda kufa ĉapelo surkape kaj vulpapelta senmanika mantelo estis gvidata je la brako, kaj post ŝi kadukulejanino trenis ŝian tapiŝeton. Tenante sin je la manoj, en la homamason eniĝis vigla vico de gajvizaĝaj knabinoj – gimnazianinoj kun ruĝaj kandeloj. Ankaŭ sur la perono oni vendis kandelojn ĉe blinkanta lumo. Moneroj sonoris. Blankaj kandeloj flugis super la kapoj en la profundon de la preĝejo – al la pupitro kun la festa ikono. La ĥoristoj amasiĝis en nigra grupo aparte, kvazaŭ konspirantoj. Iu alta kaj maldika, verŝajne basulo, obtuze parolis:

– La tenorulo mankas… kie estas la tenorulo, kie estas Vasiljev?

Iuj silente alveturis en siaj ĉaroj kaj malrapide eliris. Oni lumigis super la enirejo la ruĝan stelon. Knaboj petis lasi ilin al la sonorilturo.

Kaĉkov kaj la studento ekiris, sed nun homoj jam paŝis renkonte al ili, kaj post unu kvartalo aliaj homoj jam paŝis en la saman direkton, kien ili iris. Nun eblis trovi preĝejojn nur laŭ homoj. Sed ili jam komencis bildiĝi sur la malhela ĉielo per siaj fajraj supraĵoj. Post malalta domo vidiĝis tureto kun lumoj.

Ĝi certe estis riĉa paroĥo – multaj homoj venis el la stratoj de dekstre kaj de maldekstre.

– Kiu preĝejo ĝi estas? – Kaĉkov demandis proksiman knabon.

– La ŝtona! – la knabo ŝercis kaj poste diris, ke ĉi tiu estas preĝejo de Johano la Teologo[9].

“Johano la Teologo” brilis: girlandoj pendis super la enirejoj, kaj ĉiuj fenestroj estis kun blankaj kubaj lampionoj. Ĉi tie la diservo jam komenciĝis, kaj estis malfacile eniri. Post la arĝentita barilo, sub tola markezo sur novaj bretoj staris paskaj kazeaĵoj kaj kukoj en ruĝaj rozoj, inunditaj de la lumo de ruĝaj kaj blankaj kandeloj. La knaboj gapis al ĉi tiu flama kaj bunta mirindaĵo, kaj la kandeloj rebrilis en iliaj okuloj, brilis malklare iliaj kapoj kaj lavitaj vangoj. Kaj kruco kun ruĝaj kubaj lampionoj brilegis super la blanka tendo.

– Kiel bele! – diris Kaĉkov. – Kia ludo!

Bone odoris butera bakaĵo kaj io acida. Grandega viro en ŝafpelta mantelo kaŭris kaj per siaj ruĝaj manegoj korektis la formon de la degelema kazeaĵo, kaj la knaboj kaptis panerojn de la kukoj.

Aro da soldatoj venis kaj grupe grimpis en la trairejon ŝtopitan de kapoj, montrante siajn tonditajn nukojn, kun kaskedoj sur la ŝultroj, frotante per siaj soldataj manteloj fremdajn vangojn. Estis malfacile trairi antaŭen. Kaĉkov kaj la studento restis sur la preĝeja perono kaj rigardis trans kapojn en la profundon, kie la orumo malklare brilis kaj la florkronoj ĉirkaŭ ikonoj ruĝiĝis. Kaj jen la standardoj. Ili balanciĝis en la profundo malhele oraj kaj malhelaj, ŝanceliĝis kvastoj sur la stangoj – la standardoj de la preĝejo. Kaj la voĉoj jam flugis sur la straton, kaj la voĉoj de la junaj diskantuloj leviĝis alte: … la anĝeloj ka-an-tas en la ĉi-eel’![10]

La vivanta interno de la preĝejo eliĝis el ĝi kaj ekfluis sub la standardojn.

– Kiel mirinde! – Kaĉkov ekkriis. – Kia majstra mano skulptis ĉi ĉion, vestis ĝin per floroj kaj lumoj kaj trapenetris ĉion per bela vorto! Kaj la sonorilejoj! Kaj tie, kaj tie! – li montris sub la ĉielon, kie la supraĵoj flamis. – Ja ankaŭ ĉi tie estas arto. Kaj nur al ĝi estas aliro… nur ĝin konas tiu nigra amaso… Nur la preĝejo estas alirebla por ĝi! Nur ĝi ankoraŭ ne rifuzis al ili. Homo trairis la preĝejon, tra la stana bapto-kuvo, kriis kaj revenos ĉi tien, ĉiu venos ĉe la fino. Kaj la preĝejo benos lin. Kaj nun nur ĝi parolas pri la lumo. Ja ĉie oni venas kun biletoj, sed ĉi tie… Almozuloj amasiĝas sur la perono, sed ankaŭ ili povas eniri kiel egaluloj, surgenuiĝi kaj preĝi en lumoj kaj oro! Kaj neniu kuraĝos forpeli ilin! – Kaĉkov diris ekscitite, skuante la manikon de la studento.

– Oni elpelas, kaj tre simple, – diris la studento. – La ideo estas unu afero, sed…

– Ne, oni ne kuraĝas forpeli! La preĝejo estas la plej bona ideo! La studento rigardis al lia skuiĝanta vizaĝo kaj diris:

– Vi estas strangulo. Bone, jes, ili ne forpelas. Kial vi ekscitiĝas? Vi jam raŭkas.

La procesio jam ĉirkaŭiris la obskuron kun miloj da lumoj. La alta, dika kandelo de la diakono balanciĝis super iliaj kapoj.

– Jen, jen ĝi! – Kaĉkov montris al la amaso – La unuiĝo! Ĉiuj estas ligitaj per la samo, per tio, kio vivas en la niĉoj de la animo, kiujn oni ne povas esprimi. Unuigitaj de la samo, kiel vi kaj mi. Tamen ili ne diros tion. Mi kunfandiĝas kun ili, mi sentas ilin, kaj ili estas proksimaj al mi! Nur grandaj ideoj povas tiel kunligi! La patrujo, la kredo, ĉio plej kara, kion oni ne povas vendi kontraŭ ajna forto!

– Ne kriu tiel… ĉiuj rigardas al vi!

– Por mi estas tutegale, ili rigardu. Ja kiel mirinde profundanima ĉio estas! Nu, vidu. La nigro ĉirkaŭas, oni eĉ ne povas vidi la stratlumojn, ili dronis, malaperis, la ĉiutagaj lumoj… Nun la vakso brulas! La vakso!! Estas senluma nokto, kaj kiam ĉiuj devus dormi, iu grava, grava bezono… kaj jen la plenkreskuloj, kiuj tage komercis, trompis, laciĝis pro la peza laboro – nun ili lavis sin, surmetis ĉion puran kaj iras, kantas … ĝojas! Ja kia estas la potenco por devigi ilin al tio! Kaj ja ili faras tion kun ĝojo!.. Jen la ideo! La ideo de liberiĝo, resurekto kaj vervo! Eble ili ne komprenas ĝin, sed ili sentas kaj deziras, pasie deziras vivi per ĝi! Komprenu, ke nun mi sentas homojn… Mi deziras kisi ilin! Deziras! Mi ankaŭ nun sentas kiel tiu… Mi ne scias, kiu… nu, la poeto, kiu verkis tiujn kantojn… “Kaj ni brakumu unu la alian! Kaj pardonu ĉion al la malamantaj nin je la Resurekto!”[11] Mi volas plori!..

La voĉo de Kaĉkov raŭkiĝis kaj ekknaris. La studento prenis lin je la maniko kaj diris:

– Prefere ni iru hejmen. Vi nur vane bruligas vin.

– Mi nun bedaŭras nenion kaj timas nenion. Kaj ĉio estas nenio kompare kun tio, kion mi trasentas nun. Kontraŭ tio eblas fordoni, mi eĉ ne scias kion! Mi ne povas elparoli… kiel mi tion sentas… Karulo! Vidu, kiom multas la homoj! Ĉiuj, kiuj kapablas iri, ĉiuj iras ĉi tien, al ĉi tiu lumo, ĉar ili ne havas alian lumon. Li resurektis! Kiom multe estas en tio: Li resurektis! Mi diras ne pri la simbolo. Sed en tio estas espero, neklara, nur sentata estonta ĝojo grandega. Li resurektos! La homaro resurektos! Kaj tion kreis la preĝejo, la eklezio ĝenerale… kreis la ideon de la lumo kaj vivo! Ĝin necesas kanti! Ĝi estas kaj sankta potenco kaj la plej granda arto – veki ventokirlojn en la animo, kapti forte, ĝis ekstazo! Ja tio estas lumo en la obskuro, ĉi tiuj preĝejoj! Ja se ne estus ili, kio do ekzistus? Ja nenien oni povas iri, ĉar ĉie estas biletoj kaj afiŝoj! Ja tia malnobla vivo estus tute nigra tago! Ja ne povas ili, tiuj, vivi kun emocioj de la plej alta ordo! Kaj la sonorado…

Komenciĝis kristala sonorado. Ĝi flugis de malproksime kaj envolvis la urbon. Ankaŭ en la preĝejo de Johano la Teologo ekbatis la sonorilo. Kaj bonege ekbatis! La sonoriloj verŝajne estis iuj specialaj.

Kaj kiam Kaĉkov diris: “Kia sonorado!” – viro, staranta apud li en rufa mantelo, kun purpura bulo – ŝvelaĵo sub la malsupra lipo – diris:

– Nia sonorado estas plej bona el ĉiuj sonoradoj! La forpasinta Ivano Andronoviĉ ofertis… Ivano Andronoviĉ Kultjapkin… multaj miloj estas donacitaj.

– Ha, Kultjapkin! – Kaĉkov diris, tremerante[12]. – Ĉu negocisto?

– Li estas viandisto, kompreneble… sed kun negocista rango… kaj elektro por lumigo de la sonorilejo estis aranĝita pasintjare… Lia ĉio estas, same la nova altaro…

– Nu… Dio donu al li bonan sanon!

– Ja li mortis… ankoraŭ pasintjare.

– Ĉu vi aŭdis?! Sinjoro Kultjapkin, la viandisto! Kaj por la ideo!

– Imagu la motivojn, – diris la studento. – Ĉi tiuj scias forĝi groŝojn.

– Mi akceptas – jen! – Kaĉkov montris la sonorantan sonorilejon. – Mi akceptas ĉion, la spiriton mem, ne la motivon! Mi pardonas! Mi ĉion pardonas al Kultjapkin! Ĉion! Per unu gesto li forstrekis kaj forkrucis! Li elaĉetis siajn pekojn! Vi ne venis, li, mi ne venis, kaj ni ne donos al ili ĉi tiun sonoradon… jen la viro staras kaj ĝojas. Ĉar li ne konas alian sonoradon, sed li volas ĝoji, tuŝi, trinki el la mirinda vazo! Jen tiuj… jen ili puŝas sin en la pordon kaj krias, ke Li resurektis! Ĉi tiuj deziras, volas ĝojon! Kaj se ne estus ĉi tiuj kultjapkinoj, la sonorilejo estus en mallumo, ĉi tiu stelo ne brilus… oni ne sonorus triumfe… Niaj preĝejoj estus malhelaj, ĉar nek vi, nek mi venos kaj lumigos ĝin! Mi ne diras, ke ni donos kaj fordonos nin al ili, mi kredas – sed ĉi tio estas… ĉi tio estas la plej delikata, la plej kara afero en la vivo! Tuŝi Dion! Ĉio ĉi estas grandega arto, sakramenta! Niaj pentraĵaĉoj, akvoj, betuloj, ĉevaloj… kiom mizera tio estas! Kaj ĉio ĉi estas trapenetrita per la plej grandaj simboloj! Kaj al ĉi tio Kultjapkin donacas! Li donacas al ĉiuj, ankaŭ al vi! Ja en preĝejo ne estas biletoj. Nu, demokrato… ĝoju! Aŭ vi forprenos? Ĉu vi levos vian manon kontraŭ tio, demokrato?! – Kaĉkov tiradis la manikon de la studento. – Vi diru – ha, vi laŭdas Kultjapkinon! Mi brakumu lin pro tio! Nur por tio mi lin pardonos, se lia spirito brulas!..

– Vi amasigis absurdaĵojn, poste vi pripensu ĝin, – morne diris la studento.

– Sed mi tute ne pripensos!

La sonorado plenigis la tutan urbon. Ĝi flosis, kaj kovris, kaj kviete obtuzigis, kaj tremigis la brustojn. Kaj ŝajnis, ke sonora kristala pluvo aŭ frosta arĝento elverŝiĝis sur la urbon.

– Ni iru hejmen… viaj dentoj jam klakas.

– Oni povas fordoni multon pro ĉi tiuj emocioj. Kaj mi pardonas ĉion, kaj mi akceptas kaj pardonas ĉiun suferon, ĉar mi kredas nun, ke tiu vivo, kiu naskis tian superban ideon – suferi por feliĉo de ĉiuj… mi parolas pri la ideo! kaj suferis la plej bona el la plej bonaj – tia vivo ne povas esti malaprobita, kaj neniu alia sufero por ĝi estas nek sensignifa, nek malbezonata. Mi pardonas ĉion. Mi klinas min al ĉi tiuj magazenoj – estu en ili Kultjapkinoj, ili estu! Ankaŭ ili suferas. Ankaŭ ili enhavas la vivantan animon, kiu same povas leviĝi! Ne, mi ne iros nun hejmen! Mi vagos tra la stratoj kaj preĝejoj. Mi deziras, ke la homoj plu estu nunaj, lavitaj, puraj. Kaj mi deziras la ĉielon, kaj la stelojn, kaj la sonorilojn! Lumojn sur altaj turoj! Lumojn sub la krucoj kaj sur la krucoj! Tiuj krucoj levos la homaron al la ĉielo… Al la ĉielo, Vasja! La krucoj en la ĉielo estas la kronita homaro! Jen estas elementa forto, ventokirlo! Ion pli bonan ol tio ne eblas pentri. Ni bezonas pli multe da turoj kun krucoj! Super la urboj, super ĉi tiuj ŝtonoj, kie ĉambroj estas luataj kaj pistujoj sonoras! Oni konstruu ilin ekster urboj. Ne, prefere ili staru ĉi tie, inter la domoj. Oni skuu siajn tapiŝojn… ne gravas… ne eblos kovri ilin per polvo! Sub la ĉielo ĝi estas, en la animo…

– Prave, sinjoro… ĝusta via vorto estas, – diris la homo, kiu rakontis pri Kultjapkin. – Nenio povas esti pli alta ol la sankta eklezio. Tute ĝusta.

– Mi tre ĝojas, ke ankaŭ vi komprenas… – sufokiĝante diris Kaĉkov. – Mi ne tute klare parolas…

– Tre ĝuste vi parolas. Ankaŭ ni povas kompreni ĉion. Predikoj devas esti dirataj tiel… niaj pastroj devas. Estos granda konsolo, sed ili pri renversado. Kaj la esenco estas ĝusta, la esenco…

La procesio finiĝis. Nun la preĝejo brilis per sia ora interno – la altaro, floroj kaj kandeloj. Diakono en brokita vesto marŝis kun alta kandelo, la homamaso disiĝis, kaj aŭdiĝis eĉ en la strato: “Kristo resurektis!” Kaj la pastro kun floroj pene iris tra la amaso. Kaj estis tiel kviete surstrate, sub kvieta ĉielo, ke estis klare aŭdebla la kantado de la ĥoro.

– Sed mi laciĝis… – diris Kaĉkov. – La febro finiĝis, kaj mi tute ne tremas.

Ĉe la lumo de kandeloj de la najbaroj, la studento vidis, ke la vizaĝo de Kaĉkov estas makulita kaj ŝvita, kaj lia supra lipo tremetas.

– Sufiĉe, ni iru, – diris la studento.

– Jes, mi laciĝis…

Kaj ili ekiris. Denove ili preterpasis la malnovan preĝejon, kiu brulis laŭ la linioj. Super la enirejo brilegis grandega ruĝa ovo, kaj en ĝi la sanktaj inicialoj.

– Ankaŭ ĉi tie, verŝajne, estas sia Kultjapkin! – diris la studento.

Ilin ĉirkaŭis almozuloj. Ili parolis “Kristo resurektis”, sed kvazaŭ almozpetante.

– Ili ne jubilas, sed, kiel antaŭe, lamentas… per sanktaj vortoj, – diris la studento.

– La animon tuŝu, – lace diris Kaĉkov, kiu volis plu paroli. – Profunde… per fingro ne atingeblas…

Ili atingis la loĝejon. Manjo malŝlosis la pordon. La studento ŝin brakumis kaj kisis trifoje.

– Vi ja tro reale kisas, – ŝi ekridis.

Veninte al la ĉambro, Kaĉkov tuj kuŝiĝis.

– Mi tro multe parolis!..

La studento ŝaltis la elektran lumon kaj ŝoviĝis tra la fenestro por preni sian kazeaĵon.

– Nu, nun ni manĝu la paskan kazeaĵon.

Kaĉkov kuŝis senmove.

– Ĉu vere vi tiel malfortiĝis?..

– Mi laciĝis… – apenaŭ eldiris Kaĉkov. La studento demetis la kovrilon, rigardis sian kazeaĵon.

– Venu… Manĝi en soleco estas enue…

1915

Tradukis Vladimir Jurganov

Notoj

La febro (Лихорадка) aperis okaze de la Pasko la 22an de marto 1915 en la Peterburga tagĵurnalo Reĉ (La parolo).

1. Sankta Semajno (Страстная седмица). La sestaga antaŭpaska periodo ekde lundo ĝis sabato.

2. Alaŭdoj. Laŭ la ortodoksa tradicio oni bakas alaŭdoformajn figurojn la 9an de marto (la 22an de marto laŭ la Gregoria kalendaro) je la tago de kvardek Sebasteaj martiroj kaj la 25an de marto (la 7an de aprilo) je Anunciacio.

3. Paska kuko (кулич). Cilindroforma dolĉa kuko kun rosinoj, kutime kun la supraĵo glazurita kaj garnita per dolĉaĵetoj, farata je Pasko. Ĝi estas iom simila al senruma babao. La paskaj kukoj, kazeaĵoj kaj ovoj estas konsekrataj en preĝejaj kortoj ekde la sabata tagmezo ĝis la vesperiĝo, kaj dimanĉe post la nokta festa diservo.

4. Paska kazeaĵo (пасха). Festa plado en formo de piramida trunko, farata je Pasko el kazeo, butero, ovoj, kremo kaj rosinoj, ofte ankaŭ kun migdaloj, ekstere garnata per rosinoj, kanditaj fruktopecoj, nuksoj k. a.

5. Verŝoko (вершок). Malnova rusa mezurunuo de longo (4,445 mm), deksesono de arŝino, aŭ 1,75 de colo. Kurioze, verŝoko identas al la rakunuo (angle: unit), uzata ĉe muntado de telekomunika aparataro en la 19-cola rako.

6. Gregorio la Novcezarea (ĉ. 213-270). Pli konata kiel Gregorio Taŭmaturgo (Miraklofaranto), teologo, episkopo de Novcezareo (nun Niksar en Turkio), famiĝinta pro multaj mirakloj. La preĝejo de Gregorio la Novcezarea estis konstruata dum 1668-1679, sur la loko de ligna preĝejo, konstruita en 1445. La nuna adreso: Moskvo, str. Boljŝaja Poljanka 29a.

7. Preĝeja perono (паперть). Enira parto de la preĝejo antaŭ la enirejo en la okcidenta ĉefmuro, kutime tegmentita (porĉo), nomata ankaŭ ekstera nartekso (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nartekso). Vidu la peronojn de kelkaj rusortodoksaj preĝejoj ĉe https://clck.ru/34ZoEJ.

8. Flagoportanto (хоругвеносeц). Portanto de eklezia standardo (хоругвь). Ĉe la procesio (krucirado) la flagoportantoj iras antaŭ la klerikaro.

9. Johano la Teologo. Unu el la 12 apostoloj, frato de apostolo Jakobo. Tradicie li estas identigata kun Johano la Evangeliisto. La preĝejo de Johano la Teologo estis finkonstruita en 1665 surloke de ligna preĝejo. La nuna adreso: Moskvo, Bogoslovskij pereulok 4.

10. “… la anĝeloj ka-an-tas en la ĉi-eel’!” La dua verso de la Paska rusortodoksa kantaĵo, kantata komence de la nokta Paska diservo kaj dum la Paska procesio: “Vian resurekton, Kristo la Savinto, / la anĝeloj kantas en la ĉiel’ / ebligu ankaŭ al ni sur la tero / per la puraj koroj / glori Vin.

11. “Kaj ni brakumu unu la alian! Kaj pardonu ĉion al la malamantaj nin je la Resurekto!” Frazo el la fino de la Paska kanono de Johano el Damasko. Antaŭ “Kaj pardonu…” devas esti: “Ni diru: Fratoj:”

12. Tremeri. Fari unuopan tremmovon (Reta Vortaro, http://reta-vortaro.de/revo/art/trem.html).

Aleksander Korĵenkov

En nia retejo estas legeblaj tri pliaj beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin.
Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov)
Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov)

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/05/pasko-4

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi