Arkivo por la etikedo 'Unesko-Kuriero'

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton

La julia-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23an de septembro 2019) kaj de la 25a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370032_epo

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko (https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000367693_epo), UEA kaj Unesko-Kuriero (http://kuriero.esperas.info). La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104a UK. La sona versio estos elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero. Dum la 104a UK […]

La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj

En februaro 2019 UEA mesaĝe gratulis Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, kaj emfazis, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco, kaj instigis Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado.

Unesko-Kuriero, 2018, №3

Aperis la tria numero por ĉi jaro de la Esperanta versio de Unesko-Kuriero, eldonata papere kaj bitversie de la Esperanto-Centro “Ora Ponto” en Ĉinio sub la aŭspicio de UEA. La revuo renovigis la eldonadon de la revuo post kelkjara paŭzo financmanka en 2016, danke al “grandanima apogo de la Ĉina Popola Respubliko” en la ses […]

UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero

Unesko-Kuriero estas eldonata kvarfoje jare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, publikigante informajn materialojn pri internacie gravaj temoj. La Esperanta eldono estis lanĉita en la 102a UK en Seulo kaj aperas sub la aŭspicio de UEA. La Esperanta Kuriero plifortigis la kunlaboron inter […]

Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos

Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao La januara Ondo informis, ke la 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto kaj esperantisto Huang Yinbao, konata en Esperantujo kiel Trezoro, estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra […]

Novstila kurso lanĉiĝas en Seulo

Brila, sperta esperantistino el Seulo, post sia dekminuta prezentado de “Ili elektis la pafilon, mi la kameraon” (el la tria numero de Unesko-Kuriero). La komento de Brila: “Historia kurso!” En la unua semajno de decembro gelernantoj de la Seula Esperanto-Centro en Koreio ekpartoprenis en tute nova kurso por esperantistoj, kiu utiligas la novan revuon Unesko-Kuriero […]

Unesko-Kuriero, la tria numero aperis

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en la 1946a jaro. Meze de la 2017a jaro UEA lanĉis projekton pri Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto (Ĉinio). Ĵus aperis la tria ĉi-jara eldono (oktobro-decembro), […]

Kien la movada gazetaro?

La merkato de periodaĵoj forte ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Multaj gazeteldonejoj nuntempe forte tranĉas la kostojn – pro kio ofte suferas la kvalito – kaj ŝanĝas sian ekonomian modelon, provante trovi aldonajn enspezojn ekster la kutimaj vojoj. La proporcio inter abonkotizoj, pagoj de reklamoj kaj vendo de unuopaj ekzempleroj ŝanceliĝas, sed, plej grave, kutime […]

Alvoko por kun-redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto

Por subteni la eldonadon de Unesko-Kuriero en Esperanto, UEA nun invitas kandidatiĝojn por korekti kaj redakti tradukaĵojn de Unesko-Kuriero en Esperanto ekde oktobro 2017. La kun-redaktoro ricevos modestan honorarion ĝis 200 eŭroj por ĉiu numero, pagotan per la fonduso Unesko de UEA, kaj senpagajn loĝadon kaj manĝadon en la redakcio en Ĉinio, liverotajn de Esperanto-Centro […]

Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.