Unesko-Kuriero: La voko de la arbaro

kuriero“La paradokso estas ŝoka: samtempe kiam ni ekkomprenis la esencan rolon de arbaroj en subteno de vivo sur la Tero, ili estas malaperantaj antaŭ niaj okuloj. Arbaroj estas forcejoj de viv-diverseco, enhavante pli ol 70 procentojn de ĉiuj surteraj bestoj. Ni nun scias, kiom esencaj ili estas por akvocirkulo kaj klimata reguligo. Sed ĉi tiu altvalora ekologia sistemo – kiu subtenas 1,6 miliardojn da homoj – estas minacata pro amasa senarbarigo, fajroj, kaj malsanoj kaŭzitaj de la multiĝo de plagoj”, – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara kajero (julio-aŭgusto 2023), antaŭ nelonge aperinta kun kelkmonata malfruo.

“La voko de la arbaro” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Patrick Greenfield. Ventoj de ŝanĝo
Coralie Pierret. La arbaro de la Kongo-baseno, fragila trezoro
Mie Olsen. Lerni inter arboj en Danio
“Ekzistas fundamenta kunligiteco inter poezio kaj arbaroj”: Intervjuo kun Robert Pogue Harrison
Tang Jianmin. Ĉinaj “ĉielaj dolinoj” vokas nin al nekonata mondo
Anuliina Savolainen. Papua ĉefo Mundiya Kepanga: La voĉo de malnovaj arboj
Tin Fischer. Karbonaj kreditoj, ĉu la arbo kiu ne lasas vidi arbaron?
Liz Kimbrough. Indiĝena solvo por senarbarigo en Amazono.
Malkovri vivon en kanopeo: Intervjuo kun Nalini Nadkarni
Guy Sabourin. En Kanado, naturo estas preskribata
“Mi volis kapti la senton de kolero fronte al incendioj”: Intervjuo kun Jens Liljestrand
Alejandro Castro. En Meksiko, virinoj estas sur la unua linio por savi la mangrovojn

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (57-paĝa) de la julia-aŭgusta Kuriero estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000385901_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/unesko-35

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi