Plia Unesko-Kuriero en Esperanto

Unesko-KurieroPro la koronvirusa epidemio la eldonritmo de Unesko-Kuriero lamis en 2020. Verŝajne aperos nur tri kajeroj anstataŭ kvar, kaj en la Esperanta versio la plej aktuala estas la 2a numero “Julio-septembro”, kies temo estas “Tute Nova Mondo, laŭ Imago de Virinoj” kiun jene antaŭparolas Agnès Bardon:

«Ĉu malpli malegaleca? Ĉu pli respektema al la planedo Tero? Ĉu regata de la novaj teknikaĵaroj? La mondo kiu elvenos el la sankrizo surhavos la stigmatojn de tiu tute nova Unesko-Kurierokolektiva travivaĵo: la kvazaŭ ĝenerala hejmrestado trudita por malhelpi la pandemion de KOVIM-19. Sed ĉu la mondo vere diferencos? Kaj kiamaniere? Multo jam estas dirita. Dum monatoj fakuloj sekvis unu la aliajn ĉe amaskomunikiloj por provizi la pripensadon. Plejmulto el ili estas viroj. Ĉu kiel flegistinoj, aŭ helpantinoj, ĉu kiel instruistinoj, virinoj troviĝis ĉe la fronto en la batalo kontraŭ la pandemio. Severe trafitaj de la socia krizo, alfontantaj enhejmajn perfortaĵojn pli gravajn pro la hejmrestado, tamen ili estis malmulte aŭskultataj.

« Al ili Unesko-Kuriero donas la parolon. Politikologinoj, ĵurnalistinoj, esploristinoj, verkistinoj kaj instruistinoj skizas la konturojn de la postpandemio, ĉu pri estonteco de muzeoj, ĉu pri transformiĝoj de lernejoj, ĉu pri devojiĝoj de la informado, ĉu pri defioj kaj riskoj de la scienca esplorado».

Ĉi tiu numero de Unesko-Kuriero estas elŝutebla ĉe https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000373788_epo

Ĝi kaj la pli fruaj eldonoj estas en la Uneska retejo https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000374071

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/unesko-18

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi