Etikedaj arkivoj: La Balta Ondo

2200 tagoj da ĉiutaga informado

La oka de januaro estis la 2200a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2200 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

4000 artikoloj en La Ondo de Esperanto

Hieraŭ, la 3an de majo 2025 aperis la artikolo Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en majo 2025 de Aleksander Korĵenkov. Ĝi iĝis la kvarmila artikolo, aperinta en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo jubileas: 1000 tagoj da senĉesa informado

Hodiaŭ, la 26an de septembro, je la 269a tago de la 2022a jaro, la novaĵretejo La Ondo de Esperanto havas interesan jubileon. Jam dum 1000 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo de Esperanto: Cent tagoj da informado

Hieraŭ en nia novaĵretejo aperis recenzo de Halina Gorecka pri la lasta libro de Júlia Sigmond. Tio signifas, ke hieraŭ, la 10an de aprilo en nia retejo la centan tagon sinsekve ekde la 1a de januaro aperis almenaŭ unu nova … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

“Kien vi iros” de Rafael Milhomem: La unua muzika albumo en 2020

La 17an de januaro 2020 ĉe Vinilkosmo estis lanĉita la bita albumo Kien vi iros? de Rafael Milhomem. Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo, Rafael Milhomem revenas kun nova albumo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero en Esperanto plu aperos en Pekino

La 7an de januaro 2020 en la domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-Kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de ĈIEG, El Popola Ĉinio kaj Unesko-Kuriero.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Post naŭtaga paŭzo

Probable vi rimarkis, ke ekde la 7a de majo en nia retejo aperis nenio nova, kaj eble multaj el tiuj, kiuj tiutempe retmesaĝis al ni, grumblas pro nia nerespondado. Nia eksterreteco okazis ne pro malsanoj aŭ vojaĝoj, sed pro aĉeto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

La Balta Ondo perdas la ĉiutagan ritmon

Pro la neceso fini la laboron pri la enciklopedia projekto NDK (= Nia Diligenta Kolegaro) antaŭ la 21a de aŭgusto, por ke la enciklopedio estu eldonita en septembro, ni estas devigitaj provizore ĉesigi aŭ draste redukti ĉiuj ceterajn laborojn. Ekzemple, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

225 tagoj da informado

Hodiaŭ matene ni, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, forlasos Kaliningradon per buso, kaj la vendredan vesperon ni venos al Roterdamo por pasigi tie unu semajnon en la Biblioteko Hector Hodler kaj en la arkivo de UEA, laborante pri la enciklopedia … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

La Balta Ondo: plia jubileo kaj plia statistiko

Ekde la 27a de oktobro 2016, kiam en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest, en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 27an de aprilo ĉi tiu senprecedenca seninterrompa serio atingis duonjaran … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Prikongresaj artikoloj en nia novaĵretejo

Kvankam La Balta Ondo estas novaĵretejo, la plej legataj tekstoj en ĝi estas ne novaĵoj, sed plejparte artikoloj kaj intervjuoj pri la problemoj de la Esperanto-movado, kiuj dum jaroj ne perdas sian aktualecon. Nur la 23an lokon en la popularec-listo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

150 tagoj da informado

La 27a de oktobro 2016 en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest. Ekde tiu tago en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 26an de marto estas la 150a tago en ĉi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

1000!

La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo. La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | 4 Komentoj

Kie kongresi post tri jaroj?

La 21an de majo 2015 en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | 9 Komentoj