Unesko-Kuriero: “Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj”

unesko-kuriero«Post la malkovro de ĝiaj stimulaj ecoj en Abisenio (nun Etiopio), kafo fariĝis universala trinkaĵo, kaj ĝia preparado estis la temo de du enskribiĝoj en la Listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO. “Kafdomoj” plimultiĝis unue en la Proksima Oriento, poste en la Otomana Imperio, antaŭ atingo de Eŭropo, Ameriko kaj nun Azio, formante kulturon kaj vivmanieron. Ekzistas certa nedifinebla plezuro, kiu venas kun la etoso de la loko, la libereco de momento for de ĉiutagaj devoj, kaj la renkontoj kiuj okazas tie. Fenestroj al la mondo, kafejoj estas invito al vojaĝo», – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero (aprilo-junio 2023).

“Kafejoj: Miksaĵoj de kulturoj” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Jean-Michel Djian. Lokoj de renkontiĝoj kaj civitaneco
Natalia Páez. La bonaeraj kafejoj, protektitaj heredaĵoj
Ray Oldenburg, Karen Christensen. “Tria ejo”: Vera spaco por urbanoj
Fulya Ozerkan. Turka kafo, ne nur trinkaĵo sed kulturo
Meropi Anastassiadou. Tsinari, postrestaĵo de la otomana pasinteco de Tesaloniko
Éloi Ficquet. Etiopio, la hejmlando de kafo
Sooyoung Oh. Eta lukso renkontas egan sukceson en Korea Respubliko
“Kafejoj estas kataliziloj de sociebleco”: Intervjuo kun Pierre-Emmanuel Niedzielski
Frida Dahmani. Liber’Thé, kovejo de civitaneco en Tunizo

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (57-paĝa) de la aprila-junia Kuriero estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000385026_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/11/unesko-34

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi