Unesko-Kuriero: Matematiko kvantas

unesko-kuriero«Perceptite kiel abstrakta, timiga kaj eĉ traŭmata, matematiko ne ĉiam ricevas bonajn konsiderojn de studentoj kaj de la ĝenerala publiko, kiuj reduktas ĝin al pure teoria fako, malkonektita de la realo. Tamen la malo estas vera. Matematiko estas ĉie en nia ĉiutaga vivo.
Algoritmoj, ĉe la koro de artefarita inteligento, igis serĉmotorojn kaj medicinan bildigon eblaj. Matematikaj modeloj ludas ŝlosilan rolon en vasta gamo de kampoj, de plibonigo de transportaj retoj al antaŭvido de irota vojo de ciklono, al kontrolado de la disvastiĝo de epidemio aŭ de efiko de vakcina kampanjo», – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en ties unua ĉi-jara kajero.

“Matematiko kvantas” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas, interalie, jenaj tekstoj:
Christiane Rousseau. Matematiko nekalkuleble gravas
Gayathri Vaidyanathan. La matematiko malantaŭ musonoj en Barato
Clémence Cluzel. Uzo de Grandaj Datumaroj por diagnozi malriĉecon en Senegalo
Lisbet Jære. KOVIM-19: La norvega modelo
“La karbondioksida spuro de la metaverso povas esti malpliigita”: Intervjuo kun Liu Jianya kaj Guo Liang
Intervjuo kun Dan Meyer. Matematiko havas evidentan perceptoproblemon inter lernantoj
Rachel Genevieve Chia. Paradokso en Singapuro: Virinoj evitas la matematikajn karierojn
Nick Dall. Kompleksa ekvacio de matematika edukado en Sud-Afriko

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (50-paĝa) de la januata-marta Kuriero estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000384081_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/unesko-32

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi