Unesko-Kuriero: Kulturo, tutmonda komuna bono

kuriero«Kulturo estas tio, kio difinas nin en spaco kaj tempo – niaj pasintaj kaj nunaj radikoj, niaj perspektivoj. Kulturo estas neelĉerpebla kaj renovigebla rimedo, kiu adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj kuntekstoj kaj kiu parolas al homoj antaŭ ĉio per ilia kapablo imagi, krei kaj novigi. Kulturo estas nia plej potenca monda publika havaĵo. Laŭ la vortoj de Javier Pérez de Cuéllar, iama Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kulturo havas rolon “kiel dezirinda celo en si mem, kiel donanto de signifo al nia ekzisto”. Hodiaŭ, pli ol iam ajn antaŭe, ni bezonas trovi signifon, ni bezonas universalecon, ni bezonas kulturon en ĝia tuta diverseco», – skribis Ernesto Ottone, helpa ĝenerala direktoro pri kulturo de Unesko en la ĉefartikolo de la tria pasintjara numero de Unesko-Kuriero, aperinta kun malfruo ĉi-vintre.

“Kulturo, tutmonda komuna bono” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono. Ĝin traktas, interalie, jenaj tekstoj:

1982-2022: Kulturaj politikoj en la koro de internacia debato
“Necesas plibonigi la integradon de la diverseco en kinematografio”: Intervjuo kun Yalitza Aparicio
Joey Akan. La videoflua amafero de Nollywood
Kristján Guðjónsson. Islando: Nova rigardo al malnova lingvo
Noé Pignède. Wijhat vivigas artajn projektojn en Bejruto
Wang Qin. En Suzhou, la nokto apartenas al kultura heredaĵo

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (45-paĝa) de la julia-septembra Kuriero estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000382082_epo.

AlKo

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/unesko-31

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi