Unesko-Kuriero: La 20-aj: ĉu la plej bonaj aĝoj?

Unesko-Kuriero“Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM-19, ĝi estas des pli malfacila nuntempe. Krom la tuta necerteco, la sankrizo influis la socian vivon de junuloj kaj malhelpis ilin disvolvi reton de amikoj kaj subteno, kiuj estas esencaj por ilia bonfarto”, – per ĉi tiuj vortoj Gabriela Ramos, Asistanta Ĝenerala Direktoro de Unesko pri Sociaj kaj Homaj Sciencoj, enkondukas la ĉefan temon de la dua ĉi-jara eldono de Unesko-Kuriero (tradukis Rafael Henrique Zerbetto).

La ĉefa temo “La 20-aj: ĉu vere la plej bonaj aĝoj?” prezentiĝas en la aprila-junia eldono per pluraj artikoloj pri la nuntempa junularo, precipe en liĝo kun la koronvirusa pandemio. Sed tio ne estas la sola temo, ĉar enestas artikoloj, ekzemple, pri konspiraj teorioj ligitaj al literaturo, lingvoj en la kibernetika spaco k. a.

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (57-paĝa) de la dua eldono por 2021 estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko:
https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000376726_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/unesko-25

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi