Unesko-Kuriero: Kontraŭ ŝakrado de kulturaĵoj

UKAntaŭ nelonge aperis la Esperanta versio de la 3a eldono de Unesko-Kuriero (oktobro-decembro), kiu kompletigas la jarkolekton por la 2020a jaro. Ĝia temo estas “50-jariĝo de la lukto kontraŭ ŝakrado de kulturaĵoj”.
Ernesto Ottone Ramirez, asista ĝenerala direktoro de Unesko pri Kulturo, en sia ĉefartikolo atentigas, ke: “Dum la printempo de 2020 la san-krizo kunligita kun la monda epidemio de KOVIM-19 portis la tutan mondon al halto. Sed la eksterleĝa ŝakrado pri kulturaj propraĵoj ne ĉesis. Male, ŝakrantoj pri kulturaj varoj profitis la avantaĝon de malpliigita sekureco ĉe arĥeologiaj lokoj kaj muzeoj por iniciati eksterleĝajn fosadojn kaj ŝtelon senpune”. (El la angla esperantigis Renato Corsetti)

La 54-paĝa eldono, redaktita de Chen Ji, enhavas plurajn tekstojn pri ĉi tiu temo.

En la kolofono oni povas scii, kiuj okupiĝas pri la pretigado de Unesko-Kuriero en Esperanto:
Supera organizo: Ĉina Internacia Eldona Grupo
Subtena organizo: Universala Esperanto-Asocio
Eldono: El Popola Ĉinio
Direktoro: Chen Shi
Ĉefredaktoro: Zhao Jun
Aganta ĉefredaktoro: Chen Ji
Tradukantaro: El Popola Ĉinio kaj UEA-Teamo
Provlegantoj: Chen Ji, Mao Zifu, Rafael Henrique
Zerbetto kaj José Antonio del Barrio
Presita en Pekino kaj Parizo
Presita de Limigita Kompanio Yincheng-Beichuang en Pekino

Ĉi tiu eldono estas senpage elŝutebla ĉe la retejo de Unesko:
https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000374570_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/unesko-19

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi