En 2025 BET okazos en Kaŭno

BET-59BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj) estas tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. En 2025 BET revenos al Litovio, BET-59 okazos la 5-13-an de julio 2025 en Kaŭno (litove: Kaunas).

BET-59 funkcios en la universitato Vytautas la Granda (strato Daukanto, 28). Kaŭno estas konsiderata la ĉefurbo de Esperanto en Litovio, ĉar en Kaŭno dum pluraj jardekoj funkciis kaj funkcias ankaŭ nun la sidejo de Litova Esperanto-Asocio. Diversaj informoj pri la urbo estas troveblaj ĉe https://visit.Kaunas.lt/en/ en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj.

La organizanto de BET-59 estas ne nur LEA, sed ankaŭ la Universitato Vytautas la Granda kaj la Monda Centro de Litovoj. Tion antaŭvidas kunlabora kontrakto inter LEA kaj la universitato, subskribita fine de 2023, legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2023/12/litovio-66/. Litovan Esperanto-Asocion kaj la Mondan Centron de Litovoj ligas multjara kaj fruktodona kunlaboro.

Antaŭ BET-59 en Kaŭno de la 28a de junio ĝis la 5a de julio 2025 okazos la 23a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK).

Esperantistoj havos luksajn kondiĉojn por laboro kaj ripozo. Ni povos uzi la tutan infrastrukturon de la universitato (kunsidejoj, salonoj, aŭditorioj, studentaj domoj, universitata kafejo, komputiloj, aliaj teknikiloj ktp ).
La organizantoj proponos al la partoprenantoj de BET-59 vastan gamon de loĝeblecoj – ekde simplaj nemultekostaj studentaj domoj ĝis la kvarstelaj hoteloj. La manĝado ankaŭ estos organizita.

BET-59 havos ĉiuspecan subtenon kaj helpon de la urbaj instancoj de Kaŭno kaj de la tutlandaj ŝtataj instancoj.

Ni organizos vere altnivelan internacian esperantistan aranĝon kaj organize kaj programe.
La programo kiel kutime dum BET estos tre varia kaj interesa.
Litovaj esperantistoj faros ĉion eblan por kontentigi ĉies dezirojn kaj gustojn.
Ni atendas ĝis 500 partoprenantojn el 30-40 landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.

Bonvolu jam nun plani Vian partoprenon en BET-59. Notu tiujn datojn en via sekvontjara Esperanto-Kalendaro.

En junio 2024 aperos la unua informa bulteno pri BET-59 kun ĉiuj bezonataj detalaj informoj kaj la aliĝilo.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-59
Tel. +370 687 12219
pjegorovas@yahoo.com

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas. Tabelo de BEToj
Gražina Opulskienė. Klajpedo: Sukcesa BET-56 malgraŭ la milito kaj pandemio (Klajpedo, 2022)
Halina Gorecka. BET-55, rekorda kvante kaj kvalite (Panevėžys, 2019)
Halina Gorecka. BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo (Birštonas, 2016)
Halina Gorecka. BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena (Utena, 2013)
Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. Artikoloj pri ĉiuj BEToj okazintaj en Litovio

La Ondo de Esperanto, kiel gazeto kaj novaĵretejo, tradicie estos la informa sponsoro de BET-59. Pliaj informoj pri BET-59 estos legeblaj ĉi tie.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi