Etikedaj arkivoj: universitato

Kurso de Esperanto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

La 3an de marto komenciĝis nedeviga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, sin anoncis al la kurso 30 studentoj. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), respondecas kiel la ĉefa instruisto. La kurso daŭros … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi

La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE) kaj la Interlingvistikaj Studoj de Poznana Universitato Adam Mickiewicz (AMU) la 18an de oktobro 2024 kune organizis tuttagan memorkonferencon en ELTE por rememori la agadon kaj atingojn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

La Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. La 9-11an de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

La 5an de marto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komenciĝis nova nedeviga kurso de Esperanto, al kiu aliĝis pli ol kvindek studentoj. La kurson gvidas ĉefe s-rino Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. La kurso daŭros 11 semajnojn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Du kursoj ĉe Jagelona Universitato en Krakovo

Studu Esperanton ĉiusemajne kun aliaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj. La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du novajn kursojn gvidotajn vive en la reto: 1. Lingva precizeco, 2. Verkado de tekstoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Grava kontrakto en Litovio

La 6an de decembro 2023 en Kaŭno okazis historia evento por la Litovia Esperanto-movado. Dum kunsido de la “rektoraro” de la universitato Vytautas la Granda estis solene subskribita kontrakto pri kunlaboro inter la universitato kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA). La kontrakton … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ludi por internacia amikeco ĉe Zaozhuang-Universitato

En Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco fervoras preparado por la dekjariĝa festo de la Esperanto-Muzeo, kiu okazos la 10an de decembro 2023. Jam konfirmis sian ĉeeston la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, same kiel 100 gastoj el ĉiuj partoj de Ĉinio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Lingva festivalo en Uljanovsk: Pli ol mil vizitantoj

La 28an de oktobro 2023 en la ĉefkonstruaĵo de la Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato (UlGPU) I. N. Uljanov okazis la 18a Internacia Lingva Festivalo “Multaj Nacioj – Unu Mondo”, kiun vizitis pli ol 1000 homoj. Ĉi-jare en la Volga urbo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

LEA kunlaboras kun la universitato Vytautas la Granda

La 11an de oktobro 2023 la rektoro de la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno, prof. Juozas Augutis akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas kaj la direktoron de la Monda centro de litovoj Valdas Kubilius. Estis diskutita … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unujara instruista trejnado ĉe UAM

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), ILEI kaj Edukado.net denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigos la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

En Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, Pollando, jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi dujarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

ESF: Stipendioj Marjorie Boulton

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncas sian konkurson de 2022 por esplorstipendioj en ĉiuj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj, precipe se kun rilatoj al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. Interfaka laboro estas bonvena, kaj ĉeffakoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Poznano: Virtuala interlingvistika sesio

La interlingvistika grupo kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022). Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ella Gryf-Lowczowska: Amuza kvizo kontribuas al serioza esplorado

UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton