Povilas Jegorovas honorita

Jeforovas

La 8an de decembro 2023 en Litovia nacia filharmonio en Vilno dum solena kunveno, dediĉita al la 105-jariĝo de Litovia Advokataro, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio advokato Povilas Jegorovas ricevis la plej altan distingon de Litovia Advokataro — Honorsignon de Litovia advokato. La teksto de la distingo estas jena: “Pro elstaraj meritoj al la Litovia Advokataro kaj komunumo de advokatoj”.

La saman honorsignon ricevis ankoraŭ tri personoj. Krom la oficiala parto okazis ĵaza koncerto kaj akcepto. La solenaĵon partoprenis ĉirkaŭ 300 advokatoj kaj speciale invititaj gravuloj de Litovio.

Gratulon al nia redakciano Povilas Jegorovas!

Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro
La Ondo de Esperanto

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/litovio-68

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi