Ridigu Esperantujon

Ridigu Esperantujon

Ĉu vi volas senpage partopreni la 80an Internacian Junularan Kongreson de TEJO (IJK) en Litovio, dum vi ridigas Esperantujon? Pretigu komedion kaj ludu ĝin. Tiel, vi havos la oportunon veni al IJK en Ŝventoji, Litovio, kie vi ricevos la laŭdojn kaj aplaŭdojn de la Esperantistaro. Kial? Ĉar la teamo de la 80a IJK ĝojas anonci konkurson de komediaj monologoj kaj skeĉoj: “Ridigu Esperantujon”.

Per ĝi, ni volas instigi Esperantan komedion, eĉ se vi ne partoprenos la IJK-n. La temo de skeĉoj estas tute libera kaj vi povas prezenti vian verkon, individue aŭ grupe.

Pretigu monologon aŭ skeĉon, ludu ĝin kaj sendu la videon.

Dum tri etapoj ĉiu iom pli kompleksa ol la antŭa, vi konkuros kun aliaj Esperantistoj por gajni veni al la IJK kaj la plej amuza ricevos aldonan ege litovan premion!

La du unuaj etapoj okazos rete, per videoj kiujn vi povas kunhavi en sociaj retoj. Por la lasta vi estos invitita al IJK, kie vi vive prezentos vian spektaklon antaŭ publiko preta por ridi kun vi. Juĝantaro de la tuta mondo kaj publiko voĉdonos por la plej amuza komedio, ĉu eble vi estos la unua gajnonto de Ridigu Esperantujon?

Nepre pretigu vian komedion, kontrolu la regulojn de la konkurso kaj, se post tio vi havas dubojn, ne hezitu skribi al ijk2024@tejo.org aŭ al @Fydus en Telegramo.

Fonto: https://ijk2024.tejo.org/ijk-2024

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi