Grava kontrakto en Litovio

kontrakto

La 6an de decembro 2023 en Kaŭno okazis historia evento por la Litovia Esperanto-movado. Dum kunsido de la “rektoraro” de la universitato Vytautas la Granda estis solene subskribita kontrakto pri kunlaboro inter la universitato kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA). La kontrakton subskribis la rektoro de la universitato prof. Juozas Augutis kaj la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas.

Antaŭ la subskribo la rektoro mallonge enkondukis la ceremonion, kaj Povilas Jegorovas skize prezentis la agadon de LEA. Dum la solena ceremonio partoprenis ankaŭ esperantistoj: Asta Nastaravičiūtė, Aida Čižikaitė, Virginija Gurskienė, Danutė Statkuvienė kaj Gražvydas Jurgelevičius. Partoprenis ĉiuj membroj de la rektoraro – la rektoro, vicrektoroj, dekanoj de la fakultatoj, direktoroj de la institutoj, kancelieroj de la akademioj, katedrestroj, direktoroj de kelkaj departementoj kaj aliaj gravuloj. Entute pli ol 30 personoj. Partoprenis ankaŭ la direktoro de la Monda Centro de litovoj Valdas Kubilius, kiu grave helpis en komencaj kontaktoj kun la universitato.

Litovio

Kaŭno

La kontrakto antaŭvidas enkondukon de la instruado de Esperanto kiel de elektebla studobjekto en Instituto de fremdaj lingvoj de la universitato, donacon de la biblioteko de LEA al la universitato, organizadon de komunaj aranĝoj (interalie, de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en 2025), instigon de studentaj diplomverkoj pri interlingvistiko, esperantologio, lingva politiko, lingva planado kaj similaj temoj. LEA prizorgos studmaterialon de Esperanto (lernolibrojn, vortarojn k. s.) kaj rekomendos la instruiston. La universitato disponigos ejojn por bezonoj de LEA. Ni efektivigos ankaŭ komunajn eldonprojektojn k. s.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/litovio-66

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi