Etikedaj arkivoj: Gazetaraj Komunikoj de UEA

Interkultura Novelo-Konkurso: honora prezidanto anoncita

Jordi Solé i Camardons – kataluna socilingvisto kaj verkisto akceptis la grandan taskon fariĝi la honora prezidanto de la tria eldono de INK. En tiu ĉi serio eblas konkursi en ses lingvoj: krom Esperanto, la itala, la ukraina kaj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UEA ricevis subvencion per la programo Erasmus+

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci la aljuĝon de administra subvencio per la renoma programo Erasmus+. La subvencikadro kovras trijaran periodon, cele al plivastigo de la prioritatoj de la Asocio, kongrue kun la temoj de la programo Erasmus+. La trijara projekta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-Tago, 26 julio 2023

En Varsovio je tiu ĉi dato en la jaro 1887, Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan malgrandan libron kiu skizis lian novan internacian lingvon, Esperanton, kiu celis roli kiel relative facila dua lingvo por ĉiuj homoj tra la mondo. La lingvo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UK-108: hibridaj programeroj kaj Faka Forumo

Signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom. Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj (el kiuj 3 havos daŭrigan AIS-prelegon), 10 prelegoj de la Scienca Kafejo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-108: Internacia Arta Vespero kaj Internacia Esperanto-Ĥoro

Partoprenu en la Internacia Arta Vespero (IAV) kaj la Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ)! En ĉi tiu formularo eblas enskribiĝi por kontribui al la Internacia Arta Vespero aŭ partopreni en la Internacia Koruso dum la baldaŭa 108a Universala Kongreso de Esperanto (UK), … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 108a UK en Torino: Reta Kongresa Libro kaj Kongresa Apo

UEA ĝoje komunikas al vi pri du gravaj kaj utilaj novaĵoj, rilate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la bela urbo Torino. La organizantoj estas tre zorge preparantaj diversajn rimedojn, kiuj faciligos viajn spertojn dum la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la UK en Torino

Kiel parto de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La Oratora Konkurso celas evoluigi la Esperantan parolarton inter la junularo. Rajtas partopreni gejunuloj en TEJO-aĝo (ĝis-35-jaraj), kiuj aliĝis al la UK. Partopreno … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al KER-ekzamenoj en Torino kaj prepariĝu por ili

Ĉu via scipovo de Esperanto jam estas preskaŭ perfekta? Ĉu vi kuraĝus tion aserti? Ni komunikiĝas, jes, sed ĉu senprobleme en ĉiuj situacioj kaj pri ĉiuj temoj? Kion fari pri tio? Sekvu kurson pri Esperanto kun sperta instruisto por plibonigi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2023

Ni staras en solidaro kun rifuĝintoj, kiuj ajn, kie ajn, kiam ajn. Ni honoras ilin, memorante iliajn kondiĉojn kaj suferojn, kaj ankaŭ iliajn forton kaj kuraĝon. Ĉiuj rifuĝintoj povu trovi landon kiu vere bonvenigas kaj gastigas ilin – kiu rekonas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio

Lundon, la 29an de majo 2023, okazos speciala ceremonio en la Biblioteka Narodowa por celebri la transdonon de la kolekto Biblioteko Hector Hodler, iniciatita lianome post lia frua forpaso en 1920. La Biblioteko anoncas la ceremonion en sia retejo https://www.bn.org.pl. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizo en konsulta rilato kun Unuiĝintaj Nacioj, salutas UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2023. La familia unuo estas baza elemento en la organizado de la homa socio, kie infanoj estas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Proponu kontribuojn por la Kleriga Lundo de la 108a UK en Torino

Aldone al la Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo, eblas proponi kontribuojn ankaŭ por la Kleriga Lundo, okazonta la 1an de aŭgusto 2023. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Programo “Ni semas” de la Afrika Komisiono: alvoko 2023 al projektoj

“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Finiĝas la dua aliĝkategorio por UK en Torino

Restas nur kelkaj semajnoj (precize 120 tagoj) ĝis la 108a Universala Kongreso de Esperanto, la plej granda kunveno de Esperantistoj el la tuta mondo, kiu okazos ĉi-jare en la bela itala urbo Torino. La kongreso okazos de la 29a de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu informadon pri Esperanto en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko

La Komisiono de UEA por Amerika Agado havas inter siaj taskoj en 2023 la informagadon al neesperantistoj en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko, la Internacia Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu dum 10 tagoj altiras kutime pli ol 600 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton