Etikedaj arkivoj: Gazetaraj Komunikoj de UEA

Esperanto-kurso por hispanparolantoj en 2023

En 2020, 2021 kaj 2022 UEA, pere de sia Amerika Komisiono, kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj TEJO, realigis virtualajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. Entute ĝis nun aliĝis pli ol 1500 lernintoj el 29 landoj. La kursoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 4a Virtuala Kongreso de Esperanto: Aliĝu kaj proponu programerojn!

Jam eblas aliĝi al la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23a ĝis la 26a de novembro 2023: vk.esperanto.net/2023. La 4a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉu vi volas trapasi Esperanto-ekzamenon rete en 2024?

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la Akademio de Esperanto kaj la retejo Edukado.net. Ili ekzistas en la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2023

Ekde registaroj ĝis ordinaraj civitanoj, ni ĉiuj devas decidi pri paco. La ĉi-jara temo por la Tago de Paco estas “Agado por paco: Nia ambicio por la Celoj por Daŭripova Evoluigo”. Por atingi tiujn Celojn ni bezonas pacon; samtempe la … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La 75aj Belartaj Konkursoj de UEA

Geamikoj, en BK-2023 ni havis la duan plej altan partoprenon en la BK-historio, nome 180 konkursaĵojn, t. e. nur 6 verkojn malpli ol en la rekorda jaro 2021, kaj 7 verkojn pli ol pasintjare. La konkursaĵoj venis el 31 landoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Invito respondi enketilon pri la Esperanto-movado kaj UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) preparis malfermitajn enketilojn por konatiĝi kun ideoj kaj impresoj de esperantistoj, ĉu membroj ĉu nemembroj de UEA, pri la movado kaj la Asocio. La enketiloj estis konstruitaj tiel, ke por respondi oni devas bezoni malpli ol 10 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Premio Deguĉi 2023 al Miora Raveloharison

UEA starigis la Premion Onisaburo Deguchi (https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_deguchi) – aŭ Premio Deguĉi – en la Jubilea Jaro 1987, pere de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. La premio distingas meritajn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Lastaj tagoj por la konkurso Partoprenu TAKE-n

Brazila Esperanto-Ligo, kunlabore kun Brazila Esperantista Junulara Organizo, sia federita asocio Cearaa Esperanto-Asocio kaj la Amerika Komisiono de UEA, organizas la 10an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE), kiu okazos de la 2a ĝis la 5a de novembro 2023 en Fortalezo, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Petskribo por la reaperigo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo

Sub la kunordigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), Meksika Esperanto-Federacio (MEF) kaj Argentina Esperanto-Ligo (AEL), diversaj Esperanto-aktivuloj kreis petskribon kiu pledas, interalie, por la reaperigo de la Esperanto-kursoj por hispan-, portugal- kaj franclingvanoj ĉe … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Torino

En la Solena Fermo de la 108a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA: Novaj honoraj membroj kaj nova honora prezidanto

Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rezolucio de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio

La 1 318 partoprenantoj de la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Torino, Italio, inter la 29a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2023, traktis la temon “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. La partoprenantoj, alvojaĝintaj el 69 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 74a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 108a Universala Kongreso de Esperanto la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interkultura Novelo-Konkurso: honora prezidanto anoncita

Jordi Solé i Camardons – kataluna socilingvisto kaj verkisto akceptis la grandan taskon fariĝi la honora prezidanto de la tria eldono de INK. En tiu ĉi serio eblas konkursi en ses lingvoj: krom Esperanto, la itala, la ukraina kaj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton