Proponu kontribuojn por la Kleriga Lundo de la 108a UK en Torino

torinoAldone al la Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo, eblas proponi kontribuojn ankaŭ por la Kleriga Lundo, okazonta la 1an de aŭgusto 2023. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al atelieroj kaj metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, skribu al la Estraro de UEA, per gk@co.uea.org, ĝis la 15a de majo 2023.

Por impresiĝi de la temoj kaj nivelo de la Kleriga Lundo eblas vidi ĝian programon dum la UK 2022 Montrealo en la pasintjara Kongresa Libro (p.42) kaj en la retejo de UEA.

Por aliĝi al la 108a UK uzu la retan aliĝilon. Jam aliĝis preskaŭ 1000 homoj el 58 landoj! Ni rekomendas al kongresaliĝintoj aliĝi al grupo de UK en Telegramo: https://uk.telegramo.org/. Ĝis la revido en Torino!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1103.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi