Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la UK en Torino

torinoKiel parto de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La Oratora Konkurso celas evoluigi la Esperantan parolarton inter la junularo. Rajtas partopreni gejunuloj en TEJO-aĝo (ĝis-35-jaraj), kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estas senpaga, sed la kandidatoj devos anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la Komisiono de UEA pri la Oratora Konkurso pere de Marc Giraud (marc.giraud@orange.fr).

La Oratora Konkurso okazos en ĵaŭdo, la 3a de aŭgusto, je 10:45-11:30, en la salono Fighiera-Sikorska.

La junaj oratoroj povas elekti unu el la jenaj temoj:

  • Enmigrado en mian nunan loĝlandon lernigis al mi tiujn homajn valorojn:
  • Kiel en/el-migrado povas plibonigi la mondon kaj disvastigi homajn valorojn?

Oni devos paroli en la Internacia Lingvo Esperanto pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La parolado daŭros 5 ĝis 10 minutoj, depende de la kvanto da partoprenantoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi-jare konsistas el: Marc Giraud (prezidanto), Siru Laine (membro) kaj Michael Boris Mandirola (membro).

La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso en Arusha 2024 laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ kupono por la IJK 2024 en Litovio aŭ 100 eŭroj; dua premio, 75 eŭroj; kaj tria, 50 eŭroj (ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la Libroservo de UEA).

La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara, kiel estas tradicie. Kompleta regularo de la konkurso troviĝas ĉe: uea.org/teko/regularoj/regularo_oratora_konkurso. Prepariĝi oni povos i.a. legante la librojn pri retoriko en Esperanto haveblaj en la Libroservo de UEA: mallonge.net/retoriko. Al la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino eblas aliĝi ĉe uk.esperanto.net/2023.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1110.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi