Interkultura Novelo-Konkurso: honora prezidanto anoncita

Jordi Solé i Camardons – kataluna socilingvisto kaj verkisto akceptis la grandan taskon fariĝi la honora prezidanto de la tria eldono de INK. En tiu ĉi serio eblas konkursi en ses lingvoj: krom Esperanto, la itala, la ukraina kaj la rusa, estis aldonitaj la kataluna kaj la persa por pli riĉigi la konkursan rikolton ĉi-jare.

Tial ni ĝojas speciale, ke la elekto de la honora prezidanto reprezentas unu el la du novaj lingvoj, kiuj estis aldonitaj al la konkurso.

Dum la Universala Kongreso en Torino la gajnintoj de la dua eldono estos anoncitaj dimanĉon la 30an de julio, je 17:00 en la salono De Salvo. La kongresa sako enhavos kiel donaco la plej novan novelaron de INK: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj.

La temo de la tria konkurso estas La sekreta vivo de miaj najbaroj. La limdato por sendi (maksimume du novelojn) estas la 30a de septembro 2023.

La retejo de la konkurso estas: https://bobelarto.ink/konkurso.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1116.

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi