Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci la aljuĝon de administra subvencio per la renoma programo Erasmus+. La subvencikadro kovras trijaran periodon, cele al plivastigo de la prioritatoj de la Asocio, kongrue kun la temoj de la programo Erasmus+.
La trijara projekta kadro firmiĝas en la intersekcio inter la ĉefaj prioritatoj de UEA kaj de la programo Erasmus+. La projekton orientas ampleksa laborplano, kiu referencas al la laboroj de la Komitato dum la Montreala Universala Kongreso. Ĉiu el la tri jaroj ricevas propran temon, por krei specifan fokusan direkton dum la projekto progresas:
- 2023: Jaro de daŭripova evoluo
- 2024: Jaro de interkultura kompetento
- 2025: Jaro de cifereca kompetento
La projekto fokusiĝas pri tiuj temaj aksoj por plifortigi la agadojn de UEA kaj krei sinergiojn kun iniciatoj landaj kaj lokaj. Por la jaro 2023, 140 000 EUR estis aljuĝitaj, dum por postaj jaroj la sumo dependos de la agadraportoj kaj de la kvanto da dungitoj.
Tiu ĉi sukceso kronas strategian agadon de UEA rilate al la programo Erasmus+, kiu komenciĝis fine de la jaro 2020. UEA ankaŭ kunordigas partneran projekton en la kadro Erasmus+, pri daŭripova transporto, kun aparta fokuso al trajnoj kaj bicikloj, kunlabore kun sia faka asocio IFEF kaj kun la faka asocio de TEJO, BEMI.
UEA partneras en pliaj partneraj projektoj: unu pri inkluziveco de blinduloj en Esperanto-agado, kunordigata de la Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj; unu pri interkultura kompetento, kunordigata de Itala Instituto de Esperanto; krome, tria projekto, kiu ĵus komenciĝis, temas pri subteno al rifuĝintoj el Ukrainio, kunordigata de Bjalistoka Esperanto-Societo. Ĉiu partnera projekto havas buĝeton je 60 000 EUR.
Aparta prezento pri la plej progresintaj projektoj, ilia disvolviĝo kaj ĝisnunaj aktivaĵoj kaj atingoj okazos dum la Universala Kongreso en Torino, lundon la 31an de julio, inter la 15:45 kaj la 18:00, en salono Canuto.
Universala Esperanto-Asocio ĝojas pri la agnosko de sia agado per la aljuĝo de tiu ĉi grava subvencio; ĝi estas optimisma pri la sukceso kaj entuziasme rigardas al la estonteco por krei pli inkluzivan, interkulturan, kaj ciferecan movadon ene de sia tutmonda komunumo.
Por pliaj informoj kaj aktualigoj pri la projekto, bonvolu viziti nian retpaĝon ĉe www.uea.org.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1115.
La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news