Subtenu informadon pri Esperanto en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko

brazilo

La Komisiono de UEA por Amerika Agado havas inter siaj taskoj en 2023 la informagadon al neesperantistoj en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko, la Internacia Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu dum 10 tagoj altiras kutime pli ol 600 000 vizitantojn, ĉefe junulojn, lernejanojn, universitatanojn, legemulojn kaj interesatojn pri kulturo ĝenerale. La bienalo okazas en ĉiu nepara jaro ĉirkaŭ septembro. En la jaroj 2015 kaj 2017 la brazila Esperanto-movado sukcesis oficiale partopreni la eventon pere de institucia budo por disvastigi Esperanton.

La rajto havi tiun budon kostas al la institucioj ekde 4500 € (sumo por mendo de minumuma spaco kun bretoj por ekspoziciado de la libroj). En 2023 la trian fojon la Esperanto-movadon partoprenos la eventon, sub kunordigo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj Brazila Esperanto-Ligo (BEL). La unuan fojon UEA subtenas la agadon kaj pro tio al ĉiu 1 € donacita, UEA aldonos 2 € el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj de la agado povu ricevi entute la sumon de 4500 €.

UEA do bonvenigas ankaŭ vin subteni per donaco. La organizantoj jam sukcesis akiri ĉ. 1600 € de brazilaj esperantistoj kaj la Amerika Komisiono petas nun la kontribuon de la internacia komunumo. Pro la triobligo de UEA, tio signifas, ke, se nun kolektiĝos pliaj 1000 €, la celo estos plene atingita. Vi povas sendi vian donacon al la UEA-konto Informado (https://uea.org/alighoj/donacoj/informado), aldonante kiel komenton: “Bienalo Rio”.

Tiu informagada projekto enkalkulas aktivulan trejnadon por trafa varbado, volontulan deĵoradon dum la evento kaj retan E-kurson por portugal-parolantoj tuj post la evento. Krom UEA kaj BEL, ankaŭ partneras en tiu projekto Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj la brazila eldonejo Temática, kiu publikigas librojn en kaj pri Esperanto. Informojn pri tiu agado oni trovas ĉe https://www.aerj.org.br/bienal. Raportoj pri pasintaj eldonoj ankaŭ legeblas en la revuo Rio Esperantista: https://mallonge.net/bienal2015 kaj https://mallonge.net/bienal2017.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1100.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.