Transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio

biblioteko

Lundon, la 29an de majo 2023, okazos speciala ceremonio en la Biblioteka Narodowa por celebri la transdonon de la kolekto Biblioteko Hector Hodler, iniciatita lianome post lia frua forpaso en 1920. La Biblioteko anoncas la ceremonion en sia retejo https://www.bn.org.pl. Ekde 1955 tiu kolekto trovis sian hejmon en Roterdamo, en la Centra Oficejo de UEA. Pro tio ke ni havis nek adekvatan konservadon nek profesian bibliotekiston por prizorgi la kolekton, UEA serĉis taŭgan lokon por ĝia nova prizorgado pro la decido ne plu okupi la domon en Nederlando.

Post longa priesplorado, dank’ al iniciatoj de eks-prezidanto de UEA Mark Fettes kaj membro de nia Financa Komisiono Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo, ni sukcesis aranĝi pri transdono al institucio kiu plenkore interesiĝis ricevi la kolekton. En la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko jam enestis pli ol mil libroj en Esperanto.

Jam en la pasinta jaro estis aranĝita la transdono de la arkivoj de UEA al la Esperanto-Muzeo de la ÖNB en Vieno, kaj harmonie kunlaboris la du bibliotekoj por faciligi la novan aranĝon. Ambaŭ prizorgis la transportadon senkoste al UEA.

La Biblioteka Narodowa ne nur prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran ciferecigadon de partoj de la enhavo, same kiel la ÖNB, sed ĵus anoncis la dungon de Esperanto-parolanta kuratoro de la kolekto, Gabriela Skonieczna. La kolekto estos alirebla de esploristoj kaj de la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete de ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto.

La ceremonio okazos en la Aŭditorio Stefan Demby de la Biblioteko, situanta en strato al. Niepodległości 213, Metrostacio Pole Mokotowskie. Ĝi daŭros proksimume 30 minutojn, kun alparolo de Biblioteka Direktoro D-ro Tomasz Makowski, la Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj Vica Ĉefministro profesoro Piotr Gliński, mem naskiĝinta en familio de esperantistoj, kaj prezidanto de UEA Duncan Charters, ŝarĝita pri la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Ni uzos la polan, anglan kaj Esperantan lingvojn, kun interpretado de Rafał Darasz.

Post la ceremonio okazos akcepto kun regalo. Je la 14h00 komenciĝos simpozio pri la signifo de la kolekto por la Biblioteko kaj esploristoj pri Esperanto. Aranĝiĝis rondo de kvar prezentaĵoj en la angla kaj pola por ĉeestantaj oficialaj gastoj, esploristoj, kaj la publiko, kun skribitaj trilingvaj resumoj, kaj spaco por demandoj kaj respondoj, nature ankaŭ en Esperanto:

Bonvenigo kaj Saluto: Julia Konopka-Żołnierczuk (Vicdirektorino, Biblioteka Narodowa);

Gvidado: D-ro Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) kaj Gabriela Skonieczna (Biblioteka Narodowa)

  1. Prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) en la angla: La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler.
  2. D-ro Ida Stria (Uniwersytet Warszawski) en la pola: Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo
  3. Prof. Denis Eckert (Géographie-cités, Paris / Centre Marc Bloch, Berlin) en la angla: Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890])
  4. Prof. Marek Nahajowski (Akademia Muzyczna w Łodzi) en la pola: Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo

La Biblioteko bonvenigas lokajn esperantistojn kiuj deziras atesti la rehejmiĝon de signifa parto de nia unika kultura heredaĵo en la lando de la naskiĝo de la lingvo iniciatita de d-ro Zamenhof.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1105.

Foto: EmptywordsOwn work, CC BY-SA 4.0, Link

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi