Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2023

rifuĝintojNi staras en solidaro kun rifuĝintoj, kiuj ajn, kie ajn, kiam ajn. Ni honoras ilin, memorante iliajn kondiĉojn kaj suferojn, kaj ankaŭ iliajn forton kaj kuraĝon. Ĉiuj rifuĝintoj povu trovi landon kiu vere bonvenigas kaj gastigas ilin – kiu rekonas ilian homecon kaj invitas ilin partopreni kaj kunlabori por la evoluigo de la socio.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, dum ĉiu minuto, dudek homoj fuĝas pro milito, persekutado aŭ teroro. La rajto de rifuĝintoj estas la rajto trovi sekurecon: tiu estas rajto de ni ĉiuj. Tiu rajto estas senkondiĉa homa rajto “sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato” – laŭ la vortoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La 108a Universala Kongreso de Esperanto okazos dum julio kaj aŭgusto en Torino, Italio, kaj la kongresa temo estos Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj. Per tiu temo, la esperanta komunumo esploros la kunvivadon de homoj kun diversaj kulturaj fonoj kaj diversaj gepatraj lingvoj. Ni kredas, ke tiu kunfluo de homaj valoroj forte kontribuas al la sana kaj humana pluevoluo de socioj.

Necesas agnoski la rajtojn de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kaj kompreni ilian rolon por socia plibonigo por ĉiuj. En la nuntempaj socioj, pli kaj pli diversaj, la kapablo interkompreniĝi estas esenca por konstrui komunajn celojn kaj samtempe respekti diferencojn. Pro tio ni uzas la Internacian Lingvon Esperanto, kiu ebligas tutmondan dialogon pri tutmondaj problemoj en vere tutmonda forumo, kiel ekzemple en niaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Tiu utiligo de tergloba lingvo por esplori terglobajn demandojn reprezentas kunfluon de valoroj, kapablon senpartie pridiskuti kaj komune solvi mondajn problemojn, sekve elvokante la valorojn de la tutmonda homa komunumo.

Ni fortigu nian komunan homecon kaj decidu pri la vojo de solidareco kaj homaj rajtoj, por malhelpi mistrakton kaj por krei pli bonan mondon por ĉiuj.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj.]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1107.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi