La 108a UK en Torino: Reta Kongresa Libro kaj Kongresa Apo

TorinoUEA ĝoje komunikas al vi pri du gravaj kaj utilaj novaĵoj, rilate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la bela urbo Torino. La organizantoj estas tre zorge preparantaj diversajn rimedojn, kiuj faciligos viajn spertojn dum la kongreso.

– Unua tia faciligo estas la reta versio de la Kongresa Libro, kiu jam estas havebla. Oni povas trovi ĝin ĉe la retejo uk.esperanto.net/2023/kongresalibro. La Kongresa Libro estas tre utila fonto, kiu enhavas ĉiujn eblajn necesajn informojn pri la programo, lokoj, tempoj, kaj multe pli. Nun, dank’ al la retejo, vi povas facile aliri ĝin kaj ĝui ĝian enhavon. La reta versio permesas pli facilan navigadon kaj ĝi estas tre konvena por tiuj, kiuj preferas havi ĉion elektronikforme. Aldone, tiun ĉi retan version ja povas foliumi ankaŭ homoj, kiuj ne aliĝis al la ĉi-jara UK – por eble decidi tamen veni al la kongreso venontjare. La papera versio de la Kongresa Libro estos je dispono jam rekte dum la kongreso, ĉiu partoprenonto ĝin ricevos en la akceptejo.

– Dua faciligo estas la speciala kongresa apo ĉe uk2023.esperanto.net. Ĉi tiu retejo/apo provizas multajn utilajn funkciojn por la kongresanoj. Unu el la plej utilaj funkcioj estas la eblo facile konsulti la programon. Nun vi povas rekte en via telefono porti ĉiun detalon pri ĉiu prelego, laborgrupo, ekskurso, kaj aliaj eventoj, kiuj okazos dum la kongreso.

Por aliri la apon necesas entajpi retpoŝtadreson, per kiu la kongresano aliĝis al la UK. Sekve al ĝi estos sendita unika alirkodo – kiun necesas entajpi en la apo. Post tio jam eblos apon ankaŭ “konservi” kiel ikoneton en sia telefono kaj pliaj aliĝoj ne bezonatos.
La apo disponigas klare organizitan programon, permesante al vi plani vian tempon (kaj elekti aldoni al siaj „ŝatataj“) inter la multaj interesaj programeroj: prelegoj, diskutoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj. Sed tio ne estas la sola utila funkcio de la kongresa apo. Oni ankaŭ povos trovi tie la mapon de la kongresejo, liston de la aliĝintoj, babilejon (eblon saluti la aliajn kongresanojn), gravajn anoncojn (sciigojn de la organiza teamo al la partoprenantoj) kaj la liston de partneroj. En la supra maldekstra angulo troviĝas elŝovebla menuo kun aldonaj pluraj menueroj:
– Kongresa Libro kaj Bulteno (eblo konsulti kaj/aŭ elŝuti la Kongresan Libron kaj Duan Bultenon)
– Kongresa Kuriero (funkcios dum la kongreso)
– 109a UK: Aruŝo 2024 (funkcios baldaŭ – aliĝilo por ontjara kongreso)

Plie, en la sama menuo oni povos trovi (en supra maldekstra angulo, klakante sian profilon tute supre) praktikajn informojn pri siaj mendoj por la kongreso: sia kongreso-numero, loĝado, alven/forir-tempoj, elektitaj programeroj. La apo estis kreita kun la atento al ties uzantamikeco, por ke ties uzado estu vere agrabla, konvena kaj samtempe facila.

UEA esperas, ke ĉi tiuj novaĵoj entuziasmigos vin kaj ke vi profitos de la reta Kongresa Libro kaj la speciala kongresa apo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1111.

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi