Aliĝu al KER-ekzamenoj en Torino kaj prepariĝu por ili

torinoĈu via scipovo de Esperanto jam estas preskaŭ perfekta? Ĉu vi kuraĝus tion aserti? Ni komunikiĝas, jes, sed ĉu senprobleme en ĉiuj situacioj kaj pri ĉiuj temoj? Kion fari pri tio? Sekvu kurson pri Esperanto kun sperta instruisto por plibonigi vian regon de la lingvo. Tuj poste ekzameniĝu por konstati ke via lingvonivelo vere pliboniĝis! Dum la UK en Torino vi povos prezentiĝi je ĉiuj niveloj de niaj KER-ekzamenoj, inkluzive la novan C2-nivelon. Konstante okazas tra la mondo retaj kursoj kiuj preparas la lernantojn por pli alta ŝtupo de lingvoposedo, kaj aparte atentu en edukado.net tiujn kiuj estas specife provizitaj por la KER-ekzamenoj. Vidu ĉe: edukado.net/ekzamenoj/ker/preparkurso. Tiuj, kiuj ne povos ĉeesti la UK, atentu anoncojn pri la retaj ekzamenoj.

KER-ekzamenoj

Niaj Universalaj Kongresoj kutime provizas specifan okazon por ekzameniĝi pri Esperanto. Bazaj informoj por prepariĝo troviĝas per la jenaj ligiloj: edukado.net/ekzamenoj/ker/uk; edukado.net/ekzamenoj/ker/priskribo; edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj/c2

La skribaj kaj aŭdkomprenaj partoj de la ekzamenoj okazos vendredon, la 4an de aŭgusto. Necesas aliĝo antaŭ la Kongreso: https://edukado.net/alighilo?id=2023UK-TORI. Porinformoj, skribu al ker-ekzamenoj@edukado.net. En la programo de la Kleriga Lundo Katalin Kováts, gvidanto de la KER-Ekzamena Centro, okazigos informprogramon pri la sesioj, dum kiu eblos vidi specimenojn, ricevi konsilojn kaj starigi demandojn.

Preparkursoj

Tamen kial gravas laŭeble sekvi ĉeestan kurson? Bona preparkurso por ĉiuj niveloj de KER-ekzamenoj tuj atentigos la lernantojn pri mankoj kaj eraroj en ilia skriba kaj parola lingvouzo. Por la C2-nivelo eblas instrui per praktikaj interagaj ekzercoj kun samkursanoj kiel utiligi retajn kaj aliajn rimedojn por atingi superan nivelon de pli klara kaj nuancita esprimkapablo kaj stilo, kaj ankaŭ kompreno de enhave kaj stile defiaj tekstoj. Por tio ekzistas kelkaj ebloj antaŭ Torino, kaj por du el ili la prezidanto de UEA, D-ro Duncan Charters, akademiano kaj sperta profesia lingvoinstruisto kiu sukcese instruis Esperanton en dekoj da kursoj al centoj da lernantoj, staras preta por helpi vian progreson kaj pli grandan ĝuon de la lingvo. Eĉ prezidanto de UEA ne rajtas garantii ke vi sukcese ekzameniĝos je la C2-nivelo, sed kiel kunlaboranto pri la ekzamenoj li povas prizorgi maksimuman preparon kaj individuan atenton en la tiucelaj ĉeestaj kursoj! Jen en Eventa Servo informoj pri kursoj: eventaservo.org/?s=Kurso Interalie vi trovos la sekvajn ĉeestajn kiel ekzemplojn.

NASK-2023: Someraj kursoj. La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De la 3a ĝis 7a de julio 2023 en Raleigh, Norda Karolino. Kursgvidantoj: Brian Harmon, Rafa Nogueras kaj Duncan Charters; la prezidanto de UEA instruos la superan kurson. eventaservo.org/e/736028

SEP-8: Somera Esperanto-Perfektigo: du unusemajnaj lingvokursoj kun tuttaga uzo de Esperanto. De la 7a ĝis la 15a de julio 2023 en Herzberg, Germanio. Kursgvidanto: Zsófia Kóródy (DE). eventaservo.org/e/20f1da

Greziljono: 7a Maratona kursaro: De la 7a ĝis la 17a de julio 2023 en Grésillon, Francio. (Okazos en sama periodo ankaŭ IEK-konferenco kun prelegaro kaj praktikado de la lingvo). Instruos kvar spertaj instruistoj el kvar malsamaj landoj: Andrea Bertrand el Francio, Szilva Szabolcs el Pollando, Radojica Petrović, eksa prezidanto de ILEI, el Serbio, kaj Duncan Charters, ankaŭ eksa prezidanto de ILEI sed ĉefe nuna prezidanto de UEA, el Usono. eventaservo.org/e/3b8957. Eblas malalta prezo laŭ via bezono. Nepre petu rabatitan prezon se tio ebligos al vi ĉeesti.

Bonvenon al UK-Torino! Kaj memoru ke ju pli da prepariĝo, des pli da ĝuo!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1108.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi