Finiĝas la dua aliĝkategorio por UK en Torino

torinoRestas nur kelkaj semajnoj (precize 120 tagoj) ĝis la 108a Universala Kongreso de Esperanto, la plej granda kunveno de Esperantistoj el la tuta mondo, kiu okazos ĉi-jare en la bela itala urbo Torino. La kongreso okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 kaj ties ĉeftemo estas “Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj”. Jam preskaŭ 900 homoj el 55 landoj aliĝis – kaj ĝuste nun estas la plej bona tempo aliĝi, se vi ankoraŭ ne faris – ĉar la 31an de marto finiĝos la dua, malplikosta aliĝperiodo. Por aliĝi bv. iri al la koncerna paĝo: https://uk.esperanto.net/2023/.

Dum la sep tagoj, partoprenantoj ĉeestos en diversaj seminarioj, prelegoj, diskutoj kaj kunsidoj. Prezentitaj estos ankaŭ diversaj iniciatoj kaj projektoj, kiuj celas videbligi kaj/aŭ plifortigi la uzadon de Esperanto en diversaj sferoj de vivo. Krome, la partoprenantoj havos la eblecon partopreni en diversaj kulturaj eventoj kaj ekskursoj, kiuj konigos la belecon kaj historion de Torino, la regiono Piedmonto kaj Italio.

La Torino mem nepre indas je vizito! Ja malmulte konata (al neitaloj) estas ankaŭ la fakto, ke ĝi estis la unua ĉefurbo de la unuigita Italio en 1861. Ĉiu kongresano trovos en Torino la arkeologiajn spurojn de ĉiuj eblaj epokoj, ekde la Aŭgustaj muregoj ĝis la reĝaj palacoj kaj la modernaj aŭtomobilaj uzinoj. Unika detalo distingas ĝin de aliaj italaj urboj: la dekdukilometraj portikoj de ĉiuj stratoj en la historia centro, ŝirmantaj la promenantojn kontraŭ suno, vento kaj pluvo, kaj permesantaj samtempe gapi antaŭ la elegantaj montrofenestroj. Malantaŭ tiuj montrofenestroj estas ĝuendaj la lastaj fantazioj de la modo, ĉar Torino ne forgesis ke ĝi rolis ankaŭ kiel ĉefurbo de la modo, de la ĉokolado, de la frua kinoarto (admirindas ĝia centmetre alta kinomuzeo), de la aŭtomobilo, de la monda egiptologio kun la dua plej riĉa praegipta muzeo en la mondo.

La Universala Kongreso de Esperanto estas grava kaj la plej granda evento por la Esperanto-parolantoj. Ĝi estas brila okazo renkonti homojn el la tuta mondo kaj por plibonigi lingvajn kaj interkulturajn kapablojn. Ĉiu, kiu havas iun ajn interesiĝon pri Esperanto aŭ pri la celoj de la movado, estas bonvena partopreni. Ne forgesu: la malmultekosta aliĝperiodo baldaŭ finiĝos, do rapidu aliĝi! La kongreso estos ne nur eduka, sed ankaŭ amuza kaj emociplena sperto. Estas certe, ke la partoprenantoj foriros el la kongreso plenaj je novaj ideoj kaj kun pli fortigitaj ligoj inter la Esperanto-komunumo el la tuta mondo. Ni atendas vin senpacience en Torino!

Detaloj pri la UK: https://uea.org/kongresoj
Hejmpaĝo pri UK de la LKK: https://www.esperanto.it/torino2023
Facebook-paĝo de la UK 2023: https://www.facebook.com/uktorino2023
Telegram-grupo de UK 2023: https://uk.telegramo.org/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1101.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi