Etikedaj arkivoj: Esperanto-poezio

Ĉe la rivero Vistulo

Dum la jaro 2017, anoncita de Unesko kiel Zamenhof-Jaro, en Pollando oni festas ankaŭ la Jaron de Vistulo. Pro la eventoj, ni anoncas internacian konkurson por versaĵoj en la internacia lingvo Esperanto je la temo Ĉe la rivero Vistulo.

Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de Julio Baghy

Antaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Poezio el ĉiuj ĉieloj

Poesia da tutti i cieli = Poezio el ĉiuj ĉieloj: Antologio de la Premio – Unua fojo 2014 / Redaktis Giuseppe Campolo; Tradukis Giuseppe Campolo, Amerigo Iannacone, Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni Eva, 2014. – 184 p. Poezio el ĉiuj … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Esperante-angle, sed japaneske

Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Stilaro

Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Maturaj konfesoj

Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5). Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: la kvina jaro finita

En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Mao Zifu

Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | 1 komento

Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Mi estas tri. La digna lektorino kun la krajon’ kritika libron legas. En nigra robo, … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mozaiko kaj nevidebla lumo

Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3). La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nia trezoro: William Auld

Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. … Legi plu

Afiŝita en Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | 2 Komentoj