Nia trezoro: William Auld

Bill AuldNia trezoro

Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ.

Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, Auld kaj liaj kamaradoj Dinwoodie, Rossetti kaj Francis ekredifinis la poezion per sia kunpublikigita poemaro Kvaropo. Sed en Spiro de l’ pasio, la Aulda volumero, la stilo ne tro devias de la parnasisma rimemo, malkiel postaj liberversaj kaj nerimaj eksperimentoj, komence en lia ĉefverko La infana raso (1956). Ĉi tio akordas kun la retrospektiva disepokigo de la Esperanta poezio fare de Auld en lia postparolo de la Esperanta Antologio (1982), en kiu li difinas la Postparnasismon, kies pinta figuro li sendube estas, kiel etendanta de 1956 ĝis 1982. Neniom celante maltro aprezi la genion kaj novemon de posteuloj, mi pretendas, ke la Postparnasismo daŭras plu hodiaŭ, jam 30 jarojn poste.

Naskiĝinte en 1924, Auld konatiĝis kun Esperanto kiel 13-jaraĝa skolto. Esperantumado poste karakterizis grandan parton de lia vivo, kiel atestas la titolo de la rimleteraro El Unu Verda Vivo (1978). Liaj poemleteroj al diversaj gravaj figuroj de la tiuepoka movado ne estas nur poezie kaj persone interesaj, sed ankaŭ povus esti historiografie gravaj per sia bildigo de la tiama Esperantuja etoso. Auld estis longdaŭra amiko ne nur de sia eldonisto Juan Régulo Pérez, sed ankaŭ fame de Marjorie Boulton, de kies kunkorespondado naskiĝis la ĉarma volumo Rimleteroj (1976), kiu donas al la leganto senton de intima okulumo en la privatan mondon de du literaturaj gigantoj, kiuj sprite babilis kaj pri ĉiutagaĵoj kaj pri pli altaj humanismaj kaj artaj temoj.

En sia eseo La poeto William Auld, Edwin de Kock demandas kiomgrade Auld vere distingeblas de la parnasanoj, kaj Auld mem agnoskas grandan ŝuldon al siaj antaŭvenintoj, ekzemple en poemo omaĝe al Kalocsay:

Li estas nia mentor’ kaj patro kara; –
sed pli, li donis al ni la pretan liron

Sed se Parnasismo “streĉis la kordojn” de la Esperanta liro, Auld ekbardis per tiu liro je nova filozofia nivelo, rime kaj nerime, por ilustri profunde homaman, akre kritikan sed forte optimisman konceptaron rilate ne nur la Esperantan aferon sed, pli vaste, la tutan homaron. Por Auld, la homaro samtempe etas kaj gigantas-etas je kosma-tempa skalo, kiel malmultvorte sed majstre ilustrite en la deka kanto de La infana raso (terformiĝo / [granda blanka spaco] / vivapero / [granda blanka spaco] / Sargono / Aleksandro / Zamenhof); la homaro stumblas kiel infano kun militoj, diskriminacio, kaj ĉiaspecaj barbaraĵoj, kaj mem apartenas al nur tre malvasta kosmero.

Sed samtempe, Auld vidas en ĝi profundan potencialon por maturiĝo, saĝiĝo, grandioziĝo. Ĉi tiun neparadokson li esprimas, ekzemple, per arte samversaj antinomioj en la unua kanto: la sinsekvaj generacioj estas maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno. Ĉi tiaj taksado de la aktualo kaj optimismo rilate la futuron akordas kun la profunda esperantisteco de la poeto, kaj – iom aliforme, sed klare elfonte de – la interna ideo de la tradicia esperantismo. Humanismo certe ne originas en Esperantujo, sed nia lingvujo flegas ĝin tiom, ke estas neniu surprizo ke Auld fariĝis nia laŭreato, ke tia homaranisma voĉo leviĝis el nia kulturo.

Sed uzo de la vorto homaranismo eble maltaŭgas konsiderante la fortan sekularismon de Auld, kiun li substrekadis ekde sia poeta debuto. Auld ikonoklaste malakceptas ĉiun aŭtoritatecon sen radiko en la racio, kaj anatemas ĉiujn formojn de religio, vidante turniĝon for de supernaturaj fortoj kaj direkte al estonteco difinita de la homoj mem kiel parto de la antaŭe menciita homara maturiĝo. En la dektria kanto de La infana raso, ekzemple, li klare kaj rekte esprimas ĉi senton:

Dio estas grandioza,
tial ĝi ne degnas rilati persone
kun atomoj nomataj homoj.
Evoluigi nian genion kaj nian amon:
jen la sola vera religio.
Nia espero:
feliĉo de niaj posteuloj.
Nia fido:
perfektigeblo de la homoj.

Dum religia pensmaniero atomskaligas homojn, Auld esperas plibonigi kaj plialtigi la staton de la homaro sur la tero, materiisme sed ankaŭ intelekte, kompate, kaj racie. La jena elĉerpaĵo el Al Homo sapiens resubstrekas la saman sintenon.

Homaro!

Vi estas mia ununura dio.
Kernas en vi la sola savespero
por mondo ĵusnaskita per konscio
de l’ bebe po-ioma homa klero.
Ĝis venis vi, la mondo ne ekzistis,
krom kiel pensofeto en utero

de l’ vivimpulso, ĉar al ĝi rezistis
raciomank’ kaj bruta memsufiĉo.
La Potencul’ vi estas, estos, estis,
kaj ĉio kroma estas superstiĉo.

Kvankam li plej elstaras kiel poeto, Auld verkis ankaŭ plurajn prozaĵojn, eseojn, kaj lernolibrojn.

Li ankaŭ vaste kaj impone tradukis el la angla kaj skota, ekzemple de Ŝekspiro, Byron, Fitzgerald, Wilde, Tolkien, kaj Burns. El tiuj tradukoj de mi legitaj, nome iuj de Ŝekspiro kaj Tolkien, mi kiel anglalingvano povas certigi ke la esperantigoj de Auld majstre transdonas la senton kaj sencon de la originalaj, kaj ke ili ŝajnas preskaŭ egale fluaj kaj senpene verkitaj.

Mi mem konatiĝis kun la poezio de Auld nur tuj post lia morto en 2006, kiam li 81-jaraĝe forpasis en Dolaro. Kiel freŝdata lerninto de Esperanto, mi tuj avide kaj mirigite legis La infana raso. Meditante pri la forpaso de la verkinto, mi sentis min dum la legado kiel ero de “ĉen’ senintermita” de Auld-aprezantoj, kiu certe daŭros longe post niaj mortoj, tiom longe kiom restas esperantistoj.

Anglalingva nekrologo en Scotsman, en kio ŝajnas al mi trafa priskribo, tekstis: “inter la postmilita generacio de Esperantaj verkistoj, neniu pli lertis je vekado de la dormanta beleco de la lingvo ol William Auld”.

Nick Kalivoda

Legu ankaŭ:

Intervjuo kun Auld
Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/21trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi