Nia trezoro: Mao Zifu

Mao ZifuAl Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda.

Ĝin tradukis István Ertl.

«Iam, antaŭ pli ol dudek kvin jaroj, mi aĝis dek tri jarojn kaj legis libreton kun la titolo Esperanto: Ĉu utopio aŭ realo? Tio instigis min lerni Esperanton, kaj mi neniam plu liberiĝis de tiu lingvo. Unu el la rakontoj en tiu libreto kiuj tiam fascinis min temis pri disidentaj ĉinaj poetoj, kiuj en prizono daŭre verkis, sur neceseja papero, poemojn en Esperanto, kiuj estis poste kontrabanditaj el la malliberejo.

Mi ne plu legas tiel multe en Esperanto, kiel konstateble ankaŭ el miaj raportoj en ĉi tiu retejo, sed la sensacian aperaĵon de la lasta jaro mi ĵus tamen legis: volumon de ĉino kiu ne laŭlitere sidas en prizono, tamen ja estas fermita en sia korpo.

Mao Zifu naskiĝis en 1963, “en fora vilaĝo”, kiel li diras en Skizo de la aŭtoro komence de tiu ĉi volumo. Li studis matematikon, iĝis instruisto kaj iom sukcesa atleto, kiam en 1985 li estis akcidente trafita de traktoro kaj iĝis komplete paralizita. De tiam li fariĝis pensiulo, kaj en 1986 li lernis Esperanton – kvin jarojn post mia lerno. Kaj nun li publikigis dikan poemaron, la plej potencan kiun mi iam ajn legis en tiu lingvo, kantoj de anteo.

Mi trovas kantoj multe pli bona ol, ekzemple, La Infana Raso de la lastjare forpasinta William Auld. Ĉi lastan volumon mi taksas pli kiel iom malfortan reagon al T.S. Eliot, kvazaŭ Waste Land kun iom pli optimisma, esperantisma mesaĝo, verkita tute en la moderna stilo de la frua dudeka jarcento.

Ĉio estas pli interesa ĉe Zifu: la temaro, multe pli profunda, foje pli sovaĝa, pli despera, kaj feliĉe ne multe rilata al la Esperanto-ideologio, ja malmulte poezia. Kaj precipas ankaŭ la tono, la stilo, kiuj ĝuste havas multon por fari kun la internacieco de Esperanto. Senprobleme la poeto saltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkecaj versoj, de la greka mitaro (Anteo) al hindua filozofio, de libera verso al rimo. Krome li abunde uzas la eblojn de la lingvo; en ĉiuj recenzoj kiujn mi legis pri la libro, la recenzantoj raportas ke iujn vortojn ili devis serĉi en vortaroj. El tio foje rezultas mirindaj tekstoj, kiuj, se kompari al iu el la nederlanda poezio, plej proksimas al Leo Vroman:

aj
faja
majo
pagajo
en havaja
kajo

feto gaja
ĉe baj…baj
sonĝe rampas sur himalajon
vidas tamen, najo
voras kobajon
rajo
frajon
samurajo
sipajon
kia kamajo!

ho, jesajo,
kie idilio arkaja?

Tiom kosmopolita vizio el tiom prizonita korpo, verkita en internacia lingvo kiun preskaŭ neniu parolas: ĉu eblas io pli korskua?»

Marc van Oostendorp»

Sed kiu estas, biografie, nia poeto, “la neniam venkebla venkito” (Miguel Fernández)? Mao Zifu sin prezentas en la supre aludita Skizo de la aŭtoro

Skizo de la aŭtoro

Naskiĝo en 14jan1963, en fora vilaĝo.
Ludiloj grunda kaj ŝtona. Nutraĵoj hordea, napa kaj batata. Sorto.
Studento en la normala universitato de la provinco Hunan, Ĉinio, intertempe, flugpilka teamano de la fakultato pri matematiko, dum sept1980-jul1984.
Sen groŝo en la poŝo, ofta promenanto kun samĉambranoj de la monto al la strando ĉirkaŭ la universitato. Fortuno.
Instruistiĝo en sept1984 ĉe mezgradfaka lernejo.
Permesita perspektivo antaŭ la mano. Destino.
Paraliziĝo je 23mar1985 danke al traktoro-stiristo samaĝa kiel mi.
Juneco kaj revo krevis en momento. Fatalo.
Pensiulo ekde okt1985.
Mortanto vivanta. Rezignacio.
Esperantisto en la ĉelo depost 1986. Providenco.
Celibulo por ĉiam ne pro religio; liberkredanto pri la religioj orientaj kaj okcidentaj. Scivolemo.
Verkisto/versisto. Tempopasigo.
Membreco en Esperantlingva Verkista Asocio ekde okt1997. Taŭgo?
Sola jam ne izolita. Komputilo – kunulino neniam perfida. Saŭdado.

Kaj staru, fine, poemo ĉu-membiografia.

naskiĝloko

mi suferis je ĉiuj malsanoj,
nur krom nostalgio.
kvankam en sia man-etendo,
tiom da jaroj ekster mi la loko.

tamen ĉe kaplevo
mi ĉiam vidis:
floroj mortis de sunfajro,
arboj falis de inundo.
nudaj virinoj ŝarĝatas
per idoj kaj ŝtonoj;
virojn sin distras bubaj
spektante hundparan koiton,
kaj militon de bovoj.

mi suferas je nostalgio,
krom korpaj malsanoj.
sur ĉi lokon, mi ektrovas:
la vilaĝanoj duelas por orero.

mi volus aĉeti ridon
de kuzinoj per pensio tutjara.
mian nealtan rangon regalas
ĥoro per dancoj sur la manoj…

Kunmetis: István Ertl

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/maozifu/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nia trezoro: Mao Zifu1

  1. Cindy McKee diras:

    Vivu Zifu! Tiu espera, tamen senespera spirito estas legebla en la ipernity-paĝo Anteo: http://www.ipernity.com/var/www/anteo

Respondi