Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj.

Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo.

Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne povas kompreni, kial tio okazis. Pri Esperanto mi aŭdis kaj legis antaŭe. Sed nur tiam mi subite-hazarde decidis rigardi, kiel do funkcias tiu nekutima lingvo. Mi eĉ la daton memoras – la lasta dekado de aprilo. Mi ekvidis Esperantajn skribaĵojn en la blogo de konato, do intereso aperis. Tio iam okazas al mi: aperas subita deziro pri io ekscii, legi, rigardi k.t.p.

Komence mi vizitis la paĝaron Lernu! Kelkajn tagojn poste mi trovis en librovendejo la libreton de Nikolao Gudskov kun Esperanta gramatiko. Kurson mi ne vizitis. Bedaŭrinde, en Niĵnij Novgorod, eĉ se restas esperantistoj, preskaŭ forestas movado, do mi iĝis esperantisto nur dank’ al interreto.

Kiam vi komencis verki versaĵojn en Esperanto?

Mi lernis novajn vortojn per tradukado! Ankaŭ per la poezia. Kiam mi estis komencanto, mi simple “faris provon” traduki kantojn por trejnado. Komence estis laŭvorta traduko. Poste en interreto mi trovis rimvortaron kaj per tiu helpilo provis fari jam artajn tradukojn. Certe, la unuaj provoj estis teruraj. Sed dum plibonigado de miaj lingvoposedoj, mi revenadis al tekstoj kaj retradukadis ilin, ĝis mi vidis, ke estas jam sufiĉe bone. Kaj, provante trovi rimon per vortaro, mi fojon kaj fojon plu vidis la samajn vortojn kun traduko, do ili loĝiĝis en mia memoro.

Komence mi nur tradukis. Kaj kredis, ke mi mem ne havas tiom da propraj ideoj por diri ion gravan. Aŭ simple “ion”. Kaj guto de vero en tiuj pensoj prezentiĝis: iam mi dum unu-du monatoj versas multe kaj iam – preskaŭ nenion. Mian unuan versaĵon Sebastopolo mi verkis en aŭtuno 2009, kaj en 2011 mi ŝanĝis kelkajn liniojn antaŭ publikigi ĝin.

Ĉu vi verkas ankaŭ ruslingve?

Ruse mi preskaŭ ne verkas. Mi ne havas problemojn kun ritmo, sed la plej malfacila estas serĉo de rimoj. Oni senprobleme povas dum kelkaj sekundoj rememori sufiĉe da rimoj, sed post tagoj subite kompreni, ke forgesiĝis la plej taŭga vorto. Kiu estas uzata ĉiutage, sed la poeto ne pensis pri ĝi kiel pri rimo. Ankaŭ necesas memori, ke multe da ĝustaj rimoj en la rusa lingvo jam iĝis tro banalaj, do evitindaj aŭ eĉ evitendaj. En Esperanto dume estas alia situacio kaj aliaj tradicioj. Estas strange, sed versi Esperante povas esti pli facile ol ruse.

Ĉu vi sciis, ke ĝis la jaro 2012 neniu rusia esperantisto fariĝis laŭreato de la Belartaj Konkursoj (kvankam sovetia foje jes)? Nur antaŭ kelkaj jaroj Helena Melnikova prenis la trian lokon… Kion ĉi tiu fakto signifas por vi?

Certe, estas agrable por mi esti venkinto. Mi sciis pri Eŭgeno Belonenko, ĉar mi tralegis la nomojn, premiitajn en la poezia branĉo. Bedaŭrinde, estas malfacile trovi tiun tekston de li. Estas surprizo, ke mi estas la unua laŭreato, ni rusianoj ja havas multajn poetojn. Iuj, verŝajne, eĉ ne partoprenas.

Ĉu vi verkas konscie pri iu certa temo, aŭ vin vizitas inspiro, kaj vi ne scias, pri kio temos en verkota poemo?

Mia poemo-gajninto diras ĝuste pri inspiro! Kiel kaj kiam ĝi venas. Sed inspiro nur montras la ideon por mi, kaj poste komenciĝas pripensado. Ofte la ideo povas esti ŝanĝita, iam – ne. Kaj iam novan nuancon por la poemo al mi donas hazarde trovita rimo. Ekzemple, la ideo de Feliĉulo, kiu gajnis Liron, estas komence iom alia. Sed kiam mi la ideon klarigas por mi mem, ĝi ŝanĝiĝis.

Vi fariĝis laŭreato de Liro kaj de la Belartaj. Laŭ via opinio, kial vi estas premiata? Kio faras viajn poemojn plej bonaj, kompare kun ĉiuj ceteraj?

Mi ne atendis, ke la ĉefan premion ricevos ĝuste Inspiro. Mi sendis tri poemojn, kaj pensis, ke, se mi gajnos ion, do tio estos Amiki kun aliurbanoj (kiu nenion ricevis). Aŭ Rivero Honto (Honora mencio). Kial venkis Inspiro? Verŝajne, la priskribita situacio estas konata por ĉiu, kiu versas. Vivhorloĝo (honora mencio de lasta jaro) havis, krom temo, ankaŭ onomatopeon. Feliĉulo en Liro? Eble pro la temo.

Intervjuis Grigorij Arosev


Aleksandro Mitin

Amiki kun aliurbanoj

Amiki kun aliurbanoj
Estas malfacile…
Memori premojn de la manoj,
Plendi malhumile,
Ke nun soleco estas sorto.
Nur post preskaŭ jaro
Aŭdiĝos la saluta vorto
Por la ne-najbaro.
Ne vidi unu la alian,
Revi pri revido.
Kaj amikecon incendian,
Ardan, sen perfido,
En koro gardi. Ĉiam timi —
Povas malaperi
Post tempo ĝi… Kaj trapilgrimi
Sonĝojn. Kaj esperi…

Brakumi dum renkonto nova
En duonebrio.
Kaj resti tiel ĉi — senmova.
Kaj atendu ĉio!
Atendu nun kutim’ senforma,
Splena kaj postiĉa!
Kaj poste sekvos nokt’ sendorma,
Estos temp’ feliĉa.
Vi kiel fartas, kion faras
Dum interrenkonto?
Amikoj vortojn ne avaras,
Fluas la rakonto.
Rapide pasos la semajno,
En plej kara rondo…
Kaj ploro… Ploro ĉe la trajno
Al soleca mondo.

Ju malpli oftas la vizitoj,
Des pli oni ĝuas.
Amikoj tiaj iĝas mitoj,
Kiujn vi konstruas.
Se proksimiĝos la adresoj,
Iĝos vi najbaroj,
Sed tre diversos interesoj.
Ne similos faroj,
Ĉu tiam ofte vi renkontos?
Diru ja — por kio?
Feliĉo tra kutim’ ne fontos,
Svenos la pasio
Kaj ard’. Vi kun malsamaj planoj
Vivos malsimile.
Amiki kun aliurbanoj
Estas tre facile!!!

Al.

Dum la viv’ – sen fin’
Pens’ pri am’… Ĉu vin?
Aŭ ĝin – for? Ho, Di’…
Am’ – ĉu ne por mi?

Sonĝ’ dum nokt’: pluv’ kaj
Mi kun vi sur kaj’.
Vent’ kaj frid’. Sen sun’.
Kaj ĉe l’ bord’ – la skun’.

Ni – al skun’! Hast’, kur’!
Sed sur voj’, ve, mur’.
Sur la mur’ – la skrib’:
“Ne por vi ĉi-ŝip’!”

Sed en mi la sent’
Nun – sen pluv’, sen vent’ –
Ŝat’ al vi, ne pli.
Sonĝ’-ĉi – ĉu pri mi?

Ĉu ne ver’, ke am’ –
Nur kun flam’, kun dram’?
Tim’? Trist’? Trem’ de vel’???
Ĝi por mi – ne cel’.

Sent’ al vi – ĉu am’,
Se sen plor’, sen flam’?
Sent’ – sen kor’, nur cerb’…
Jen la tekst’ sen verb’.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/08/215mitin/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

  1. Bonege. Mi tre ĝojas pro la sukceso de Aleksandr, mia bona konato kaj amiko.
    Interese, ĉu “Al…” estis iom influita de fama “Nokt-pens-ad” de G.Gazizi, aŭ verkita sendepende?..

  2. Valdas BANAITIS diras:

    Ne komento, sed peto pri dawrigo de intervuo. Rusoj multe kontribuis al Esperanta poezio. Kronologie Devjatnin, Deshkin, Nekrasov, Mihhalski, Hhohhlov, Eroshenko… Kian impreson havas ka juna majstro pri siaj praantawuloj?
    Aw pli konkrete – kiun E-poeton li konas kaj aprecas?

Respondi