Stilaro

Poemo de Aleksandro Mitin

1.

Kiel diris unu fama verkistino,
Poezio estas vortoj plus muziko.
Dum centjaroj logas homojn per fascino
Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko.
Sed parolas kritikistoj, ke finfine
Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika.
Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine
Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.

2.

Tamen, sendube, versaĵoj ekzistas sen iu ajn rimo,
Kiam la teksto muzikas per ritm’ elokventa kaj strikta:
Pafas akcentoj en celon plej ĝuste, sen iu maltrafo –
Kantu, poeto! Per frazoj bombastaj eldiru plej gravan.
Jen heksametro. La plej fama ritmo el la historiaj:
Saĝaj helenoj preferis per ĝi fari belajn eposojn.
Ĝi, plej antikva, travivis epokojn, uzeblas ĝis nuno.
Estas la stilo tre alta, triumfa, patosa kaj bela.

3.

Ankaŭ tekst’ estas versa,
Eĉ se rompiĝis kutimaj limoj:
Ritm’ povas esti diversa
Tamen restas senriproĉaj rimoj.
Verŝajne, estos malfacile por leganto,
Tamen, se similas tekst’ al kanto,
Do videblas eĉ por pedanto:
Ankaŭ ĝi estas versa.

4.

Oni nomas poeton “majstro de liro”,
Sed delira vagad’ en sublim’ okazas vanta.
Tamen fruktas abunde senbrida kirlo
De malŝveba, tondra muzik’ konsonanta.
Vers’, kiel tiuj de Majakovskij,
Estas alia poeta racio.
Klasikemuloj devas milde agnoski:
En versoj tre gravas – aliteracio!

P.S.

Do stiloj versaj
Estas diversaj.

Pro ĉi tiu poemo Aleksandro Mitin iĝis laŭreato de Liro-2012 en la branĉo Originala poezio.

Ĉi tiu poemo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/11/229mitin/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi