Nia trezoro: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. Eble ne infekto ĝi estas, sed io grandioza, por kies apreco mi estas tro stulta aŭ tro maljuna”. Tiel tekstas letero de Kálmán Kalocsay al Baldur Ragnarsson, aperigita en la prologo al Ŝtupoj Sen Nomo (1959), la unua poemaro de la islanda poeto. Evidente Kalocsay estis nek tro stulta nek tro maljuna, li nur ĝis la radikoj firmis ĉe malmodernisma grundo kaj kredeble vidis en la poezio de Ragnarsson atencon kontraŭ la tiam juna poezia vivo de nia lingvo. Ni danku la obstinon de Juan Régulo Pérez kiu eldonis la poemojn.

Dua poemaro, Esploroj, aperis en 1974. Dume Ragnarsson esperantigis islandan literaturon (rimarkindas la poemaro Sub stelo rigida de la intertempe famiĝinta Þorsteinn frá Hamri) kaj verkis plurajn faklibrojn, aperigis du islandlingvajn poemarojn (Sub muroj de veteroj, 1962; kaj Prokrasto, 1970). Ekde Esploroj, la poeto malpli ofte poemis en Esperanto, kvankam li sin dediĉis al eseado kaj recenzado kaj ĝenerale aktivis en la movado.

Kiam diskoniĝis la morto de William Auld (la 11an de septembro 2006), la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) devis trovi novan kandidaton de la esperantistaro al Nobel-premio pri literaturo kaj vidis en Baldur Ragnarsson la plej taŭgan. Mauro Nervi, tiam prezidanto de EVA, redaktis la plenverkaron de Ragnarsson kiun Edistudio publikigis en 2007 kun la titolo La Lingvo Serena, kaj invitis lin prelegi en la Itala Kongreso en Pisa samjare. Post tiu sperto la poeto ne ĉesis verki novajn poemojn kaj aperigis ĉe Mondial (Novjorko) La Neceso Akceptebla (2008, LNA) kaj La Fontoj Nevideblaj (2010, LFN).

La poetiko de Baldur Ragnarsson impregnitas je modernismo; sed kiel difini la modernismon? Klarigo iel supraĵa restus ĉe la manko je rimoj kaj klasika ritmo, sed bonan respondon donis, malgraŭvole, Kalocsay mem: la modernisma poezio parolas malpli al intelekto, celebras “pasion kaj volon super racio kaj sistemigo” (Ragnarsson B. La Poezia Arto // La Lingvo Serena. Pisa: Edistudio, 2007, p. 529–592.) kaj revolucias la lingvon semantike kaj gramatike. Eĉ la rilato inter la poeto kaj la leganto draste ŝanĝiĝas: la leganto ne plu ricevas “plezuron”, sed ankaŭ “streĉon”; por kompreni la modernisman poezion la leganto devas pli ol antaŭe senti sin aktiva kunforĝanto de la versa senco. Jen, ekzemple, modernisma poemo rimohava en kiu ĉiutagecaj vortoj (kiel cigno) morfologie ŝanĝiĝas kaj aperas neomorfismoj, t. e. “nekutimaj kunmetoj, eble laŭokaze formulitaj, kies senco foje ne estas tuj evidenta” (Tonkin H. Tradiciismo renkontas modernismon // La Lingvo Serena, p. 90.):

Vidante neĝon cigni krudosubon
mi sentas flokoflagron tra l’ animo,
sur mensovolbo puroŝutan nubon
kaj haltas ĝoje sur la penspavimo;

rigardas kiel kovras mensokoton
kristaloj de eterna bel’ kaj paco,
kaj mi decidas rompi mian troton
por ne makuli puron de l’ surfaco;

spiritkomplikon benas dolĉa laco.

(Ŝtupoj Sen Nomo, DUA, XIII)

En Esploroj Ragnarsson mem klarigas sian poetikon: “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo. <…> Ofte tiu esploro ŝajnas egali kreon, sed efektive ĝi ĉiam estas trovo de io ekzistanta, sed antaŭe nekonita aŭ nespertita aŭ nerimarkita”. La poeto iasence rekreas la realon, aŭ plibone, iĝas rigardilo (ja la signifo de la islanda vorto por poeto: “skáld”) por la realo kaj per la vortoj estigas antimondon kiu renverse spegulas la efektivon. La novaĵo, tamen, de tiu ĉi poemaro estas la Ragnarssona provo poemi malpli oblikve, sed rekte, fakte kaj senorname, samkiel la greko Kavafis, kiu tre influis la islandanon ne nur en Esploroj, sed ankaŭ en liaj novjarmilaj poemaroj La neceso akceptebla kaj La fontoj nevideblaj. La granda influo de Kavafis sentiĝas plene en la poemoj kiuj pritraktas historiajn rolantojn kiel Pompeo (LNA, p. 20) aŭ Temuĝin (LFN, p. 10) aŭ Trakiaj bovinoj (LFN, p. 22), kiuj servas por redoni unikan perspektivon respektive pri vivesplorado, ambicioj kaj “ekmirado en serĉado de saĝo”. Alia rimedo uzata de Ragnarsson estas la aludoj, citoj kaj nuntempigo de islandaj mitologiaj roluloj por priskribi la rolon de la poetoj kaj de la poezio: tial ekzemple aperas Huginn kaj Muninn, la korvoj de Odino, kiuj respektive signifas Penso kaj Menso, flugintaj “tra ĉiuj mondoj / konkretaj kaj spiritaj por kolekti / informojn raportindajn al sia mastro je matenmanĝo”, haltintaj rande de la balkono por iom ripozi sed ankaŭ por kolekti la raporton de la poeto liverotan al Odino, ankaŭ dio de la Poezio. Rimarkindas, ke tia dialogo estas senvoĉa, komunikiĝas mense, sed rekte inter ili, same kiam Ragnarsson rekte citas nomojn de poetoj kiel Kavafis, Leopardi, Shelley kaj la gravuloj en la unua poemo en Ŝtupoj Sen Nomo, li fakte alparolas ilin, kvazaŭ ili ĉiuj sidus ĉe unu sama ronda tablo, ja liberaj je titoloj, grupigoj, skoloj kaj epitetoj: ili troviĝas kune en la poemokrea procezo.

Kaj alia ĉeftemo en la du lastaj poemaroj estas la reveno: ĉu iel implicite li plu referencas al la filozofio de Pjeturss (Vidu: (a) Ragnarsson B. Ŝtupoj Sen Nomo, Unua, XXII // La Lingvo Serena, p. 159–162. (b) Tonkin H. Tradiciismo renkontas modernismon // La Lingvo Serena, p. 82–83.) laŭ kiu, kiam ni mortos, ni reiros al la planedoj originaj? Sendube la morto estas konstanta kaj ĉeesta en lia rezonado en la formo de la reveno: pro tio svarmas poemoj en kiuj li rakontas pri la kamparo, pri sia junaĝo kaj la homoj kiuj gravis por li; li sentas la alproksimiĝon de la “reveno” kaj strebas ne forgesi tiujn detalojn kiuj estis tiel gravaj dum la vivo. Sed li ne ĉesos rakonti ĉar, kiel la poeto Fernazo (LNA, p. 36) li povos “iom rezisti la romiajn legiojn <…> almenaŭ ĝis la fino de la poemo” ĉar li plutenas la fidon al propra Muzo kiu diris al li “Ne timu, kvankam la mondo estas vualita de mallumo, havu kuraĝon, daŭrigu vian laboron”.

Ni, la juna generacio, ŝuldas al Baldur Ragnarsson la skuon kiu silente kaj tamen efektive tremigis la literaturan terenon, kreis montojn el ebenaĵoj, trafendis pravalojn por favori fjordojn.

Nicola Ruggiero

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi