Nia trezoro: Marjorie Boulton

Marjorie BoultonMarjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj.

Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.

Ne malofte, poemoj de Boulton sukcesas naski komplican rideton ĉe la leganto. Ŝi estas virino tenera, humana, kompatema. Ŝia riĉa interna vivo kaj ŝia persona marko malavare disfloras ĉiupoeme, kaj fakte ajna-ĝenre, ĉar temas pri viv-sinteno. Ŝiaj preferataj temoj estas la propraj spertoj kaj emocioj, kaj ankaŭ la konscio pri maljusto. Marjorie Boulton, virino ĉiusence granda, kaŝas sub aspekto milda kaj erudita pasian sensivon.

Mia Dio,
mi povas esti idiota!
Kial mi prenis vian leteron,
kaj – ho konfeso!
ĝin kisis kun pasio!

Je mia aĝo,
per iluzio memhipnota,
nur kisi la paperon
kaj senti dum kareso
brulvundon sur vizaĝo!

Nur ses jarojn post ŝia esperantistiĝo aperis la 286-paĝa poemaro Kontralte ĉe Stafeto. Tiam ŝi aĝis 31 jarojn kaj jam spertis pri publikigo sialingve: jen originala poemaro en la angla, jen tradukitaj poem-libroj el alilingvaj poetoj, jen kritikaj literatur-libroj. En Kontralte la aŭtora intelekto analizas pasiojn per poemoj navedaj inter la koro kaj la cerbo. La lingvaĵo ĉiam proksimas kaj tre komunikemas.

Meze inter la du ĉeflibroj de Boulton aperis Cent ĝojkantoj, aro da kurtaj poemoj forme perfektaj pri ĉiutagaj temoj tra simpatia lupeo. Kaj vera majstroverko de minora ĝenro.

Erari estas home, ĉu ne?
Mi ne dezirus bati pune
presistojn, pro nur unu, du, tri
eraroj; ili povas nutri
la koron iom per ridetoj.
“La herbon manĝis multaj bretoj.”
“Sed la krimulo tuj foriris,
inter ĉefstrutoj li kuiris.”
“La pastro banis la geedzojn.”
“Ŝi havas multajn korp-bulecojn.”
Sed suspektigas pri komploto:
“Marjorie Boulton, nia poto.”

Ankaŭ ĉe Stafeto aperis Eroj en 1959, kiam Boulton estis 35-jara. Jen pliaj 200 poemoj teme tre variaj (amo, libero, viv-respekto, esperantismo…). Ĉi libro markis la plenan artan maturecon de nia aŭtorino, kaj ĝi konsistigas unu el la plej bonaj originalaj poemaroj de la Esperanto-beletro.

Oni kutime ne citas Boulton kiel ampoeton. En diversaj lokoj, revuoj, antologioj ktp aperis poemoj de Boulton kiuj preskaŭ ĉiam rilatas al homaj sentoj tamen ne al amaj sentoj. Sed ŝi ja estas ankaŭ ampoeto. Longa nereciproka amo suferigis nian aŭtorinon kaj inspiris multajn ties versojn. Same en Kontralte kiel en Eroj, aperas serioj da ampoemoj sub la titoloj La ora branĉo kaj Folioj de la ora branĉo, eble la plej belaj el ŝia tuta produktado. Nereciproka amo, jes ja, ĉar ĝi vekas ĉe “la Amato”, kiu jam edzas, eventuale nur kompaton.

Via hararo –
miraklo de ordinaro…
Kisante ĝin
mi trovus ĝin altaro.

Viaj palpebroj…
nur personaj tenebroj…
Kisante ilin
mi trovus ilin mortigaj febroj.

Kaj viaj lipoj,
normalaj tipoj…
Sed kisante ilin
mi svenus sanga pro anĝelaj vipoj.

Konjekteble, tiu longa amo difinis la tutan personeco-evoluon de Marjorie Boulton. Kaj tia fidela amo, tia persekuto de iluzioj, daŭris ne malpli ol kvin jarojn.

Mi estas preterŝulde plene kvita.
Dekfoje pagis mi per tia pun’.

ŝi diras en la Adiaŭaj sonetoj, kaze ke ŝi entute kulpis ion ajn. Sed ŝi sukcesas eltiri ion pozitivan:

kvankam kruela estis la rimed’,
profunde mi ellernis mian mion.

Rimleteroj – jen libreto kiu estas vera elmontro de lerto kaj talento – kvarmana! Sub rigor-formaj rondeloj, Marjorie Boulton kaj William Auld “duelas” kaj babilas laŭlonge de 84 rondel-poŝtkartoj kiujn ili interŝanĝis en 1953-54. Ili parolas i. a. pri arto, homa naturo, (mal)verkemo, religio, cenzuro, eventuala postmorta vivo, la gepatra kaj esperanto, naciismo, edukado, amikeco, junula entuziasmo, E-(mal)movado… kaj meze de ĉio ĉi, ili rimportretas unu la alian! Leganto ofte ridetas, foje ridas, foje ekpensas…

Du el estas poemaro publikigita en 1985, kies unuan parton verkis Marjorie Boulton. Tiu triparta libro montras ĉefe psikan evoluon. La unua parto, Mondrigarde, ĝenerale pli pesimismas ol la junulaj verkoj; certe plu enestas strebo al justeco kaj kompato al la doloroj en la mondo, sed la legado postlasas ian amaran guston, eble pro la neevitebla mikso de peniktuŝoj optimismaj kaj pesimismaj. Profunde impresas la neatendita krudeco de la tristega poemo Okazis.

La dua parto, Ame, rilatas al amo kalma, multe pli serena ol en la antaŭaj poemaroj, multe pli matura, sen tia forbruliga pasio de la juneco. Kaj serieto da Specimenoj de modoj ampoeziaj povas nur ĝojigi la leganton.

La tria parto, Ridete, realportas ne nur ridetojn sed foje ankaŭ ridegojn: katoj, esperantismo, bestfabeloj, ĉiutagaĵoj… denove plenaj de simpatio kaj surprizo.

Marjorie Boulton ĉiam estis tre katema – ŝi fakte prezidas la Kat-Amikaron – kaj kompreneble katoj rolas en ne pokaj ŝiaj poemoj. Kat-ŝatantoj eble eĉ pli frandus la poemojn leginte ankaŭ la ĉarman Dek du piedetoj, tutan proz-libreton pri katoj kun amuza anekdotaro el la unuaj kat-spertoj de la aŭtorino.

Antonio Valén

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2012/11/217boulton/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi