Kategoriaj arkivoj: Kulturo

Esperanto Subgrunde, Vol. 2: 49 kantoj en du diskoj

La 18an de marto 2022 aperis la esperantokora internacia kompilo Esperanto Subgrunde kun 49 kantoj, kunproduktita de la bandoj kaj Vinilkosmo. En 2000 Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de la esperantokora kompilo Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Abdulrazak Gurnah

Jen mi skribas lian nomon por espereble ne plu forgesi ĝin: Abdulrazak Gurnah. Kio li estas? Verkisto, kiun mi ne konis antaŭ la sveda akademio anoncis, ke li meritas la literaturan Nobel-premion pro “senkompromisa kaj kompata zorgo pri la efikoj … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Saŝa Pilipović aktoros kaj kantos en Klajpedo

La dek-unua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la konata serba teatra, filma … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Malgranda trilogio de Ĉeĥov: Literatura suplemento al La Ondo

Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵen­kov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kalinin­grado: ­Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Sepa kaj Asorti koncertos en Klajpedo

La partoprenantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Koncerto de Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo

Kiel aldonan jarfinan donacon al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton “Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo”, spektebla ekskluzive en UEAviva: youtu.be/0wHNoXG7_Ug. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Amo kaj Perforto: la debuta albumeto de Ekde Tiam

La 1an de decembro 2021 Vinilkosmo lanĉis la bitan albumeton Amo kaj Perforto de Ekde Tiam. Ekde Tiam estas alternativa sintezpopa bando, fondita de la geedzoj Peter & Jo Johns en 2017. La paro mem faras laŭeble plejmulton de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova senpaga libro: Kvin rakontoj de Dostojevskij

Hodiaŭ, okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro (Julie: la 30an de oktobro) 1821, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) publikigis la bitlibron Kvin rakontoj de Dostojevskij. La 55-paĝa libro, kreita laŭ la normoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Blankaj noktoj de Dostojevskij kun sesona rabato

Dostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Blankaj noktoj / Trad. el la rusa Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2002. — 448 p. — (Serio Rusa literaturo, Vol. 8). Okaze de la 200-jariĝo de la naskiĝo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: “Diversaj kantoj el diversaj landoj” de Suzana

Suzana (Zuzanna Natalia Kornicka) naskiĝis (laŭ ies asertoj tuje kun gitaro) en Poznano (Pollando), kie ŝi ankaŭ laboras profesie en la telefonkompanio PLAY. Ŝi studis juron kaj administradon. Jam dum liceaj jaroj ŝi forte interesiĝis pri muziko kaj kantis en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Floréal Martorell: Eldonisto estas metio, artisto estas alia metio

Antaŭ 65 jaroj, la 10an de oktobro 1956, naskiĝis Floréal “Flo” Martorell, danke al kies persista laboro la Esperanta muziko iĝis tia, kia ĝi estas nun. Ni dankas al Flo pro tio, ke li sukcesis trovi tempon (pli ĝuste, kelkajn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021

La 19an de septembro kadre de la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 en Jutubo estis solene anoncitaj la rezultoj de ĉi tiuj konkursoj. Ĉi-jare en ok (sub)branĉoj konkursis 186 verkoj – rekorda nombro en la historio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Espero sambas: nova unuopaĵo de Rafael Milhomem

Ne estas la unua fojo, ke Rafael Milhomem registras la Esperantan himnon La Espero kun la vortoj de de Ludoviko Zamenhof kaj kun la muziko de Félicien Menu de Ménil. Li jam registris ĝin en sia albumo Flugantaj Melodioj (2018) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

UEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021), sendante filmeton de kanto. Ĝis la 20a de aŭgusto enmetu vian filmeton en: esperanto-festivalo-vroclavo.eu aŭ sendu pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al festivalo.eo@gmail.com.

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton