Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021

Belartaj

La 19an de septembro kadre de la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 en Jutubo estis solene anoncitaj la rezultoj de ĉi tiuj konkursoj. Ĉi-jare en ok (sub)branĉoj konkursis 186 verkoj – rekorda nombro en la historio de la Belartaj Konkursoj.

BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 67 verkoj de 36 aŭtoroj el 23 landoj [1 el Oceanio, 6 el Azio, 1 el Afriko, 3 el Ameriko, 12 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Koren de mallumo” de Miĥail Frolov el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Ĉe via cindro” de Benoît Philippe el Germanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Ĉe la martkomenco” de Choe Taesok el Sud-Koreio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La sonĝo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele.
Partoprenis 38 verkoj de 25 aŭtoroj el 17 landoj [4 el Azio, 3 el Ameriko, 10 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Mi trinkas vino” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Parade antaŭ la reĝo” de Anna Lowenstein el Britio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kredi” de Sara Spanò el Italio.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 45 verkoj de 27 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Oceanio, 4 el Azio, 3 el Ameriko, 8 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Mia sozio” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saŝa Pilipovic, Georgo Handzlik.
Patroprenis 1 verkoj de 1 aŭtoroj el 1 lando [el Azio].
La ĵurio aljuĝis neniun premion.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saŝa Pilipovic, Georgo Handzlik.
Patroprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [1 el Azio, 1 el Eŭropo].
La ununura premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.

INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 6 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj [el Eŭropo].
La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Dokumenta E-Centro pro la verko “La aventuroj de Jombor kaj Miki”.

BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [2 el Azio, 4 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Por ke ĉiu komprenu ĉiun” de Aleksandro Melnikov el Rusio.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “Tridek malmortoj de Danielo” de Roman Dobrzyński el Pollando.

BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca.
Partoprenis 19 verkoj de 12 aŭtoroj el 11 landoj [8 el Azio, 1 el Ameriko, 10 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Ekas la nokto” de Antonio Valén el Hispanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kanto trista” de Richard Hable el Aŭstrio.
La tria premio estas aljuĝita al “Robinson’ ” de Petro Palivoda el Ukrainio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Bela rev’ ” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La balado de l’ kukolo” de Serĝo Sire el Francio.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

La premia festo de la Belartaj Konkursoj 2021 estas spektebla en Jutubo: https://youtu.be/NE1Ye1eh6o4.

La Ondo de Esperanto gratulas la laŭreatojn!

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi