Jen mi skribas lian nomon por espereble ne plu forgesi ĝin: Abdulrazak Gurnah. Kio li estas? Verkisto, kiun mi ne konis antaŭ la sveda akademio anoncis, ke li meritas la literaturan Nobel-premion pro “senkompromisa kaj kompata zorgo pri la efikoj de koloniismo kaj la sorto de rifuĝintoj en la abismo inter kulturoj kaj kontinentoj”.
Nu bone. Estas tamen strange, ke la plej bona kaj premienda verkisto de la jaro estas samtempe unu el la malplej konataj (kaj legataj). Eĉ lia eldonejo konfesas, ke liaj verkoj ne vendiĝas bone. Ĝis nun Gurnah publikigis dek romanojn. Du el ili estis kandidatoj por premioj. (Kaj inter ni dirite: mi fajfas pri nomumoj. Ĉiu povas fariĝi kandidato.)
La ĉi-jara laŭreato estas apenaŭ konata al la legantaro kaj al la premiodisdona elito, – sed ili estas akademianoj. Same kiel Glück en 2020, li estas aprezata en universitataj ebenturoj. Espereble, tio ne estos nova tendenco de la svedoj.
Tamen – eble ni povas kompreni la decidon kiel inviton malkovri legendan verkiston? (Kvankam mi daŭre pensas, ke la Nobela komitato ne funkciu kiel literaturaj skoltoj.)
Eble. Mi aĉetis lian romanon Paradizo (1994) por sperti, ĉu tio estas vere majstraĵo, kiun mi simple ĝis nun maltrafis.
En Paradizo ni sekvas la adoltiĝon de Jusuf en la unua jardeko de la pasinta jarcento ĝis la germanaj konskripcioj komence de la Unua Mondmilito. Gurnah prezentas kvazaŭ tranĉaĵojn de la ĉiutaga vivo. Ni sekvas fiaskan komercan ekspedicion, ĉio sencela, kaj iam la libro finiĝas.
La patro de Jusuf lombardas la knabon al riĉa komercanto. En la ĉefurbo Jusuf spertas multflankan rasismon. Ĉiu grupo havas antaŭjuĝojn kontraŭ ĉiu alia grupo. La germanaj koloniistoj estas ie, sed plejparte ekster la ĉiutaga vivo.
La rakontoj, kiujn ni aŭdas pri ili. La batalado de ili en la sudo, la delikataj sabroj kaj la mirinde precizaj pafiloj, kiujn ili faras. Oni diras, ke ili povas manĝi metalon kaj havas potencon super la tero, sed mi ne povas kredi tion. Se ili povas manĝi metalon, kial ili ne kapablus manĝi nin kaj la tutan teron? Iliaj ŝipoj navigis tra ĉiuj konataj maroj kaj estas foje grandaj kiel eta urbo. Ĉu vi iam vidis unu el iliaj ŝipoj, seyyid? Mi vidis unu en Mombasa antaŭ kelkaj jaroj. Kiu instruis ilin fari tiujn aĵojn? Mi aŭdis, ke iliaj domoj estas faritaj el marmoraj plankoj, kiuj brilas kaj glimas tiom milde, ke vi preskaŭ deziras tiri vian tukon kelkajn colojn pli alten por eviti malsekiĝon. Plue ili aspektas kiel senhaŭtaj reptilioj kaj havas orajn harojn, kiel virinoj, aŭ tio estas tre malbona ŝerco. La unua, kiun mi vidis, sidis sur seĝo sub arbo meze de arbaro. Mi flustris la nomon de la Ĉionpovanto, pensante ke mi estas en la ĉeesto de la malbono. Post momento mi komprenis, ke tiu fantoma estaĵo estis unu el la famaj jugantoj.
“Ĉu li parolis?”, demandis Jusuf.
“Ne vortojn konatajn al homa orelo”, diris Mohammed Abdalla. “Eble li rumoris, mi vidis haladzon de fumo veni el lia buŝo. Povas esti, ke ili estas ĝinnoj, ĉar Dio faris ilin el fajro”.
Jusuf komprenis, ke la mnyapara mokis lin, kaj li vidis rideton en la anguloj de la buŝo de omklo Aziz. “Se la ĝinnoj konstruis la piramidojn, kial ili ne kapablus konstrui ŝipojn tiom grandaj kiel urboj?”, demandis la komercanto.
Gurnah klarigas unu fojon la vortojn, kiel “mnyapara” (submastro) kaj “seyyid” (moŝto), kaj li atendas, ke vi memoras la nocion dum vi legas lian novelon. Mi devis fari etan glosaron por ne perdiĝi.
Nu, jen alia fragmento el la senornama prozo de Gurnah:
“Kiel la pordoj de la Paradizo”, diris Jusuf.
Ĥalil faris molan skeptikan brueton. Kaj kiu vivas en tiu Paradizo? Sovaĝuloj kaj ŝtelistoj, kiuj prirabas senkulpajn negocistojn kaj vendas siajn proprajn fratojn por ornamaĵoj. Ili estas sen Dio, aŭ religio, aŭ eĉ sen ĉiutaga kompato, ĝuste kiel la sovaĝaj bestoj, kiuj vivas kun ili. Jusuf sciis, ke tiel la viroj invitis unu la alian refoje rakonti la historion de Ĉato, sed li daŭre silentis. Kiam li pensis pri ilia restado en la urbo de Ĉato, li ankaŭ pensis pri Bati kaj la sento de ŝia varma spiro sur lia kolo. Li sentis honton je la penso, ke Ĥalil ridus pri li, se li scius.
“Kiel estis tiu diablo Mohammed Abdalla? Tiu sovaĝa sultano vere instruis lecionon al li, ĉu ne? Vi estis tie! Sed antaŭ tio… kion li faris antaŭ tio?” demandis Ĥalil. “Post ĉiu vojaĝo homoj revenas kun teruraj rakontoj. Vi konas lian reputacion koncerne virojn, ĉu ne?”
“Li traktis min afable”, Jusuf diris post momento. En la silento li vidis la mnyaparan danci en la fajrolumo, krevante de fanfaronado kaj orgojlo, kaj klopodante kaŝi la doloron en la ŝultro.
“Ne estu tiom fidema”, diris Ĥalil incitite. “Li estas danĝera ulo. Krome, ĉu vi vidis luphomojn? Certe vi vidis. Ne? Eble ili atendas pli profunde en la arbaro. Mi scias, ke ili estas famaj en tiu lando. Ĉu vi vidis iujn strangajn bestojn?”
“Mi vidis neniun ajn luphomon”, diris Jusuf. “Verŝajne ili kaŝis sin de la strangaj sovaĝaj bestoj, kiuj trampis tra ilia lando”.
Ĥalil ridis.
“Do vi ne plu timas luphomojn. Kiom vi kreskis. Ni devus nun havigi edzinon al vi. Mia Ajuza ankoraŭ atendas vin, kaj ŝi denove flarumos vian zub [kaceton], kiam ŝi vidos vin sekvontfoje, kreskulo aŭ ne. Ŝi sopiras je vi jam dum multaj jaroj”.
Mi aplaŭdas, ke la Nobel-komitato metas sian fokuson al Afriko. Sed mi dubas, ĉu tiu emerita profesoro el Anglio estis la plej taŭga laŭreato. Ĉu vere ne eblas trovi verkistojn kun “senkompromisa kaj kompata zorgo”, ekzemple, en Afriko mem? Verŝajne ni denove forgesos la ĉi-jaran laŭreaton post mallonga pajlofajro, kio estas domaĝe por la literaturo de Afriko. Cetere, diru: kiel nomiĝas la laŭreato de tiu jaro?
Wolfgang Kirschstein
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/