Floréal Martorell: Eldonisto estas metio, artisto estas alia metio

Flo

Antaŭ 65 jaroj, la 10an de oktobro 1956, naskiĝis Floréal “Flo” Martorell, danke al kies persista laboro la Esperanta muziko iĝis tia, kia ĝi estas nun. Ni dankas al Flo pro tio, ke li sukcesis trovi tempon (pli ĝuste, kelkajn temperojn) por respondi la demandojn de La Ondo, kaj gratulas lin okaze de la hodiaŭa datrevenon. Pli da muziko en via vivo, Flo!

Foje oni nomas muzikon metafore “internacia lingvo”. Vi dediĉas vian vivon al ĉi tiu internacia lingvo en… la interncia lingvo Esperanto. Kiu el ili aperis en via vivo unue?
Laŭmemore mi malkovris unue la rokmuzikajn kasedojn Tute ne gravas de Amplifiki kaj 62 minutoj de Persone, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas mejloŝtonaj verkoj de la tiamaj bandoj kaj la unuaj rokaj muzikaĵoj en Esperanto iam ajn eldonitajn. Mi ofte uzis ilin poste en la komenco de la radioelsendoj pri Esperanto, kiujn mi plenumis ĉe Radio FMR et Tuluzo ekde 1988.

Kiel naskiĝis ĉi tiuj elsendoj?
Antaŭ ol mi eklernis Esperanton mi estis prezidanto de la loka Rokmuzika Asocio (CAM/Collectif d’Activités Musicales), kiun mi kreis en 1980, kaj mi faris por tiu asocio radioelsendojn pri la loka rokmuziko en la radiostacio Radio FMR en Tuluzo (Okcitanio). Kaj sekve, kiam en februaro 1988 mi starigis la Esperanto-Rok-Muzikan Asocion “EUROKKA”, mi proponis fari radioprogramon en la sama radiostacio pri Esperanto kaj la Esperanto-muziko. Tiel naskiĝis la radioprogramo Esperanto-Magazino de Tuluzo, daŭre ekzistanta hodiaŭ ĉe la radio Suda Kanalo kaj prizorgata de Esperanto-Kultur-Centro.

Ĉu vere ekzistis tiom da kantoj por havi apartan radioelsendon por la Esperanto-muziko?
Nu, en tiu epoko ekzistis nur sonkasedoj, estis efektive malmultaj produktaĵoj en Esperanto (ĉefe rokmuziko!), kaj ankaŭ pro tio naskiĝis la Esperanto-muzikeldonejo Vinilkosmo, starigita de EUROKKA, ĉar ni bezonis por la radioprogramo novajn kaj freŝajn muzikaĵojn… tiel Vinilkosmo ekis per produktado de kompilaĵoj por veki intereson pri la Esperanto-muziko, sed ankaŭ por instigi artistojn kanti en Esperanto kaj tiel havi novan muzikon disaŭdigendan en niaj radioprogramoj.
vinilkosmoBela kaj amuza ankedoto estas, kiam JoMo kontaktis nin en la radio okaze de konkurso, en kiu li gajnis vortareton franca–Esperanto kaj libran Esperanto-kurson… kaj du monatojn poste li rekontaktis nin en la radio por proponi viziti la studion por prezenti vive siajn unuajn du kantojn en Esperanto, freŝverkitajn! Tiel okazis, li venis al la radiostudio kaj tie, akompanante sin per la gitaro, li kantis la du kantojn rekte dum la elsendo.
De tie li aniĝis al la asocio EUROKKA kaj naskiĝis la projekto por produktado de la unua kompileto, kiu aperis en majo 1990 sur vinila disketo: unuflanke kun du kantoj de Amplifiki kaj aliflanke kun du kantoj de la Rozmariaj Beboj (la tiama bando de JoMo).
Estas eĉ JoMo, kiu elpensis la nomon de la eldonejo, Vinilkosmo!

Kelkaj publikigas proprajn (Esperanto-)librojn sen la helpo de eldonejo kaj diras, ke eldonistoj ne estas bezonataj. Ĉu iuj diras simile pri la muziko? Kion vi respondus al ili?
Nu, eldonisto estas metio…
Artisto estas alia metio…
En muziko multaj bandoj mem eldonas siajn muzikaĵojn, sed malfacilas fari ĉion bone kaj elstare… Laŭ mi gravas, ke la artisto zorgu verki belajn kantotekstojn (lingve kaj arte), komponu, faru belajn muzikaranĝojn, prilaboru kaj poluru sian arton; por prezentiĝi sursceneje en koncertoj vive antaŭ publiko kaj por prepari muzikalbumojn. Tio ja okupas multegan tempon.
Eldonisto okupiĝas pri la eldonlaboro, kiu ankaŭ estas aparte temporaba. En la eldonlaboro estas la produkta parto en la studio kaj la eldonparto de la produktaĵo, la distribuado kaj la varbado.
Spektakla produktisto estas tiu, kiu zorgas pri la koncerta parto de la artisto, kaj tio cetere estas ankoraŭ alia metio.
Laŭ tiu skemo multege gravis/as por fizikaj eldonoj surdiske (vinile aŭ KD-e), sed kun la senmateriiĝo de la muziko, kiu nuntempe estas pli ofte aŭskultata bitforme, tio draste ŝanĝiĝis, kaj multaj iloj nuntempe estas disponeblaj por ke artistoj mem eldonu siajn verkojn bitforme sen bezoni peradon de muzikeldonejo… Tamen muzikeldonejoj daŭre ekzistas, ĉar ili provis adaptiĝi kaj ankaŭ adapti siajn spertojn por tiu tipo de bita eldonado kaj tiel pluvivi kaj trovi sian lokon en tiu cifereca pejzaĝo.
Kelkaj sendependaj eldonejoj ne sukcesis adaptiĝi, kaj ili malaperis…

Kiel aspektas la laboro de Vinilkosmo?
vinilkosmoNu, de tiam Vinilkosmo multe evoluis kaj produktis plurajn seriojn de Kompiloj post la unua kompileto sur vinilo. Fakte Vinilkosmo eldonis vinile nur tiun unuan kompileton, ĉiuj sekvaj eldonoj okazis sur KD: Vinilkosmo Kompilo Vol. 1 kaj Vol. 2, Kolekto 2000 (kompillo en 10 volumoj) , la unua volumo de la kompilo Esperanto Subgrunde (la dua volumo Esperanto Sungrunde 2 aperos tre baldaŭ, post 20 jaroj!), La Elektronika Kompilo, La Afrika Kompilo, La Hiphopa Kompilo… Aperis ankaŭ multaj albumoj de apartaj artistoj kaj tio daŭras ĝis hodiaŭ.
La celo dekomence estis doni la eblon al la ekzistantaj artistoj/bandoj aŭ al novaj artistoj/bandoj eldonigi siajn muzikverkojn en la eldonejo kaj tiel disvastigi kiel eble plej larĝe la Esperanto-muzikon, kaj ke ekzistu kiel eble plej ampleksaj muzikstiloj kantataj en Esperanto.

Pri kio, do, temas via laboro?
Nu, mia laboro estas sufiĉe ampleksa… Unue mi prizorgas la muzikekzercejojn ĉi tie, en Donneville. Mi mastrumas 20 muzikekzercejojn – per tiu rimedo mi perlaboras mian vivon – kaj ankaŭ muzikstudion kunlabore kun soninĝeniero…
Tio, ni diru, estas mia perlabora enspezo kaj la eldoneja flanko estas aparte. Ĝi estas ankaŭ tiu, kiu estas plej interesa, kaj kiu donas pli da laboro.

Kiel vi trovas novajn muzikajn talentojn? Ĉu ili mem anoncas sin ĉe vi?
Ĝenerale jes, plej ofte venas al ni proponoj de artistoj/bandoj, sed okazis ankaŭ, ke ni invitis artistojn/bandojn partopreni kompilprojektojn aŭ eĉ apartajn albumprojektojn, ambaŭ okazis kaj okazas.
Vinilkosmo pristudas ĉiujn ricevitajn eldonproponojn kaj elektas inter ili la plej elstarajn, sekve helpas kaj konsilas en la produktado la artistojn/bandojn ĝis la eldona fazo kaj poste la varbado kaj surmerkatigo de la albumoj. Do, ĝi zorgas pri ĉiuj etapoj de la produktado kaj eldonado, interkonsnete kun la artistoj/bandoj.

martorell

Kiu estonteco por la Esperanto-muziko?
Ha! Mi ne estas profeto! Kiu scias…? La teknologio tiom rapide evoluas, ke ne eblas tion antaŭvidi… Vidu, kiom da tempo daŭris la vinilo, la sonkasedo, kalkulu kiom da tempo vivis KD ĝis sia kulmina epoko. kaj kiom da tempo daŭris la pinto de la elŝuta epoko (mp3, ogg, FLAC ktp)? Ĉu elsendfluo estas definitiva formato por la estonteco? Kiu kapablus tion certigi?
Tamen nun ni estas en periodo, en kiu ĉiuj formatoj ankoraŭ pli-malpli kunvivas samtempe, sed klaras ke la fizikaj formatoj estas pli kaj pli ne plu uzataj, ĉar la industrio mem ne plu fabrikas por la homamaso KD-legilojn, ekzemple. Jam delonge aŭtoj ne plu havas KD-legilojn sed nuran USB-konekton por bitforma muziko aŭ pli kaj pli da novaj aŭtoj estas ekipitaj per elsendflua sistemo.
Sed fakte kulpas pri tiu situacio la konsumantoj mem. Kiu forlasis la aĉetadon de fizikaj formatoj kaj amase sin turnis al la senportilaj formatoj? Kaj ni jam vidas novajn generaciojn kiuj absolute ne plu uzas ajnan fizikan formaton… kaj baldaŭ eĉ ne scios kio estas vinilo, KD aŭ des malpli sonkasedo!

Vinilkosmo bone trovas sian lokon en la rapide ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Vi kreis Abonklubon por faciligi la aliron al la Esperanto-muziko en la formo preferata de la publiko. Kiel funkcias la Abonklubo?
Ni havis la ideon krei la Abonklubon por kompensi la disfalon de la fizikaj sonportiloj (ĉefe KD), sed ankaŭ la bitan elŝutadon. Post kiam kreiĝis la justa elsendfluejo 1D Tuŝ (1D Touch, pli poste en 2018 1D Tuŝ iĝis Divercities aŭ diMusic/Muzik-Diverseco), kiu estas la elsendfluejo de Federacio de Sendependaj Eldonejoj, en kiu Vinilkosmo membras. Ni konstatis, ke necesis disponigi manieron, per kiu la muzikŝatantoj, kiuj sekvis Vinilkosmon, povu havi manieron por aliri la katalogon elsendflue. Kaj evidentiĝis, ke la plej trafa maniero estis starigi la Abonklubon kaj tiel doni la aliron per aliĝa abono al la kompleta bita katalogo de Vinilkosmo, sed ankaŭ al tiuj de ĉiuj sendependaj eldonejoj de 1D Tuŝ. Ni elektis ĝuste tiun platformon por la Abonklubo, ĉar ĝi estas justa en la disdivido de la enspezoj kompare al aliaj komercaj platformoj (kiel Spotify, Deezer, iTunes ktp).

abonklubo

Kiel oni povas aliĝi kaj kiel profiti el la membreco en la Abonklubo?
La Abonklubo havas diversajn abonformulojn de la baza ĝis la plej kompleta. Ĉiuj abonformuloj donas aliron al la justa elsendfluejo diMuzic (Divercities music, Eks-1D Tuŝ) kaj aliaj albonformuloj pli kostaj donas elekton de fizikaj diskoj, aŭ bitaj albumoj aŭ ambaŭ aŭ ankaŭ al ĉiuj eldonitaj bitaj albumoj en la jaro ktp.
Por aliĝi al la Abonklubo kaj profiti el la membreco laŭ la elekto de la abonformulo interesatoj aliru la paĝon de la Abonklubo ĉi tie: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

La retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/

Legu pli pri Floréal Martorell en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, paĝoj 194–195.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/martorell

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi