Amo kaj Perforto: la debuta albumeto de Ekde Tiam

Ekde TiamLa 1an de decembro 2021 Vinilkosmo lanĉis la bitan albumeton Amo kaj Perforto de Ekde Tiam. Ekde Tiam estas alternativa sintezpopa bando, fondita de la geedzoj Peter & Jo Johns en 2017. La paro mem faras laŭeble plejmulton de la muzikpreparado: ili kune verkas kantojn, Peter ludas la drumon, aranĝas, registras kaj miksas, dum Jo ludas sintezilon, kantas, kaj desegnas afiŝojn kaj albumkovrilojn.

Ekde Tiam venis al Esperantujo ĉe la Aŭstralia Kongreso de Esperanto en Adelaido en 2019, kaj ankaŭ tie ili prezentis la historion de elektronika muziko. Amo kaj Perforto estas ilia debuta albumeto. Komencita en Melburno, ĝi vojaĝis kun la duopo, kiu translokiĝis al Brisbano ĵus antaŭ la pandemio, kaj estis parte miksita dum la trudizoliĝo. La kvar kantoj estas diversstilaj, kaj kunigas akustikan drumon kun elektronika sintezilo. La albumo estis preta jam antaŭ unu jaro, sed la oficiala apero ĉe Vinilkosmo okazis precize nur ĉi-decembre. Amo kaj Perforto nun aĉeteblas kontraŭ 4 eŭroj ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ekde-tiam/1-amo-kaj-perforto.html

La nova albumeto povas esti dividita en du temojn kun la unuaj du kantoj pri amo kaj la postaj du pri perforto.

Amo: Al la Luno estas kanto en kiu prezentiĝas soneltiraĵoj de la NASA-arĥivoj. De tenera komenco ĝis energia klimakso, la kanto elvokas amorajn sentojn dum vojaĝo en kosmon. Reva vi temas pri la imagado: ĉu niaj pensoj pri alia persono vere spegulas la personon mem, aŭ ĉu ni imagas nur “revan” version, kiu fakte ne ekzistas?

Perforto: Paĉjo estas fikcia imago de la ciklo de perforto en familioj. Uzante repon, ĉi tiu kanto traktas pezajn temojn kun danciga melodio. Dum la grupo loĝis en Melburno, la loka komediistino Euridice Dixon (Ridi por la amikoj) estis murdita en parko. Por Ridi estis verkita honore al ŝi.

Ekde Tiam en ĉi tiu albumo estas:
Joanne Johns (Ĝo): voĉo, sintezilo
Peter Johns: drumo
Registrita en: Melburno, ĉe Wick Studios
Soninĝeniero: Peter Johns
Mastrigita de: Alchemix, Kvinslando, Aŭstralio
Kovrilo: Joanne Johns

Spektu la muzikvideon “Paĉjo” en Jutubo https://youtu.be/8HDf86yVeb0.

La albumo estos plene aŭskultebla tre baldaŭ en la justa elsendfluejo diMusic ĉe: https://music.divercities.eu/labels/183.

Flo!
Nome de la Vinilkosmo-teamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/muziko-20

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi