Nova senpaga libro: Kvin rakontoj de Dostojevskij

Kvin rakontojHodiaŭ, okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro (Julie: la 30an de oktobro) 1821, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) publikigis la bitlibron Kvin rakontoj de Dostojevskij. La 55-paĝa libro, kreita laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, entenas jenajn verkojn de la jubileanto: Honesta ŝtelisto, Novjara balo kaj nupto, Knabo ĉe Krista abio, La kampulo Marej, La sonĝo de ridinda homo. Ilin tradukis Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov.

Ĉi tiuj rakontoj pli frue aperis en libroj de Sezonoj kaj en La Ondo de Esperanto. Ĉe la redaktado de la nuna kolekto estis korektitaj kelkaj mistajpoj kaj tradukeraroj.

La nova bitlibro estas elŝutebla ĉe la virtuala biblioteko de Sezonoj, en kiu nun estas 17 senpagaj kaj du aĉeteblaj libroj kaj kelkaj provnumeroj de La Ondo de Esperanto.

Elŝutu ilin ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.

AlKo

Legu ankaŭ:
Blankaj noktoj de Dostojevskij kun sesona rabato
https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi