Koncerto de Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo

Manno Montanna
Kiel aldonan jarfinan donacon al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton “Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo”, spektebla ekskluzive en UEAviva: youtu.be/0wHNoXG7_Ug. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Aliĝi al la 107a UK eblas ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo (plej favorpreze ĝis la 31-a de decembro 2021). Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

<…>

UEA kore dankas al Manno Montanna pro la malavara divido de lia talento kaj al la blogo Brazila Kolekto, de la muzikisto Flávio Fonseca, kiu gastigas la tekstojn de la kantoj. Profite de la koncerto UEA deziras al ĉiuj belajn jarfinajn festojn. Ĝuu la koncerton kaj bonvenon al la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №1004.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi