La 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

EFEKUEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021), sendante filmeton de kanto. Ĝis la 20a de aŭgusto enmetu vian filmeton en: esperanto-festivalo-vroclavo.eu aŭ sendu pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al festivalo.eo@gmail.com.

Organizanto de la Festivalo estas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej – ECEM). La Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj decidis aŭspicii UEA. La aliaj patronoj de la Festivalo estas: Jacek Sutryk – la Prezidanto de Vrovlavo, Malsuprasilezia Fedracio de Neregistaraj Organizaĵoj, Bohdan Aniszczyk – la Prezidanto de la Komisiono pri Edukado kaj Junularo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Rotary Club de Esperanto – Brasil, Juna Amiko, Eurokka, Varsovia Vento.

La Festivalo okazos en tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio. Ĉiu kategorio havas ankaŭ aĝkategoriojn: infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. La Festivalo estas dediĉita al infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Al la partopreno estas invitataj ĉiuj dezirantaj solistoj kaj ensembloj, korusoj de la tuta mondo. Ĉiu partoprenanto ĉi-jare kantas unu kanton en Esperanto. Ankaŭ neesperantistaj kantemuloj estas bonvenaj partopreni, ke ili fariĝu ambasadoroj de Esperanto kantante en ĝi.

La premioj estos aljuĝitaj por unuaj tri lokoj en ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝita Ĉefpremio kaj nova premio – Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton). Ĉi-jare, la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj. La voĉdonado okazos rete ekde la 20a de aŭgusto.

La 12an de septembro rete okazos dum la Koncerto de la Premiitoj anonco de rezultoj.

Pli da informoj pri la Festivalo troviĝas en la paĝaroj de la organizanto ecem.com.pl kaj de la evento: esperanto-festivalo-vroclavo.eu

Kantu en la lingvo Esperanto!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №976.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi